Vizitu Forumon

Zhongguancun kondukis varman tajdon de investo por krei entreprenojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Por ke mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kun tekniko kaj bona evolua perspektivo glate elkresku, en la lastaj jaroj la Administra Komitato de Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono publikigis serion da politikoj pri stimulo kaj enkonduko de enlandaj kaj fremdlandaj investantoj, inkluzive de instalo de investa enkonduka mekanismo de entreprena kreo, dono de kontraŭeventualaĵa subvencio al entreprenoj, kiuj troviĝas en la unuapaŝa periodo de kreo. Ĝis la fino de 2006, Zhongguancun asignis tian subvencion al 25 programoj de 10 investaj establaĵoj. En la lastaj pli ol 5 jaroj de la instalo de investa enkonduka mekanismo de entreprena kreo, kiel sekvaj investaj partneroj, la Administra Komitato investis 25 entreprenojn kaj la investa sumo estis preskaŭ 50 milionoj da juanoj.

Sinjoro Dai Wei, estro de la Administra Komitato de Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono, esprimis, ke sufiĉa ludado de akcela rolo de investo al alt-nov-teknika industrio, pluapaŝa akcelado de enlandaj kaj fremdlandaj establaĵoj enfokusigi Zhongguancun kaj altigo de sinteza konkurenca forto de Zhongguancun estas ĉefaj punktoj de la laboro en la kuranta jaro. Li diris:

"Por akceli evoluadon de alt-nov-teknika industrio kun sendependa kreo kiel kerno, ni devas forte disvolvi investon de kreo de entreprenoj. La investo estas la katalizilo de alt-scienc-teknika evoluado, ĝi liveras necesan funkciigan kapitalon, sukcesajn administrajn spertojn kaj administran sistemon al kreantoj, kaj sukcesaj alt-scienc-teknikaj entreprenoj liveras novan fonton de kapitalo al la investo en kreado de entreprenoj."

Li konigis, ke nun multaj entreprenoj kun investa valoro en la zono ankoraŭ estas ne elfositaj de fremdlandaj investaj establaĵoj, kaj ĉinaj investaj establaĵoj ankoraŭ ne estas maturaj. Tio grandgrade bremsis pli bonan kaj pli rapidan evoluadon de alt-scienc-teknika industrio de Zhongguancun.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto