Vizitu Forumon

Zhongguancun kondukis varman tajdon de investo por krei entreprenojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Pro tio, en januaro de la kuranta jaro, Pekino ellaboris provpunktan metodon por stimuli evoluadon de investo al kreo en Zhongguancun, nome la registaro povas aĉeti akciojn de investaj entreprenoj, la proporcio de kapitalo ne devas superi 30%, kaj entreprenoj, kiuj akiris investon, povas privilegie ricevi kapitalan subtenon de la registaro. Antaŭ nelonge, per aĉeto de akcioj, la Administra Komitato respektive kunlaboris kun 4 famaj ĉinaj kaj fremdlandaj investaj establaĵoj kaj establis 4 fondusojn por kreo de entreprenoj. La totala skalo de la 4 fondusoj superis 500 milionojn da juanoj. Por liveri oportunon al investaj establaĵoj serĉi entreprenojn kun evolua potenciala forto kaj en la unuapaŝa periodo, Zhongguancun ankaŭ establos donitaĵan bankon de elstaraj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Sinjoro Dai Wei, estro de la Administra Komitato, esprimis, ke la komitato elektis aĉeti akciojn de investaj entreprenoj, tio celas pli bone enkonduki socian kapitalon.

"Ni devas utiligi multajn favorajn kondiĉojn de Zhongguancun por disvolvi investon al kreo de entreprenoj. En la periodo de kreo, alt-scienc-teknikaj entreprenoj havas grandan investan riskon, normale investantoj ne volas fari investon kiam ĉi tiaj entreprenoj troviĝas en la unuapaŝa periodo, sed en ĉi tia periodo, tiuj entreprenoj plej multe bezonas kapitalan subtenon. Per ellaboro de koncernaj politikoj, la Administra Komitato de Zhongguancun enkondukas sociajn kapitalojn investi ĉi tiajn entreprenojn kaj helpas ilin travivi mortan valon."

Riska investa korporacio Lenovo estas unu el la 4 investaj establaĵoj, kiuj kunlaboris kun la Administra Komitato. En la lastaj jaroj, la korporacio akumulis riĉajn spertojn sur la kampo de riska investo, ĝi jam investis 16 entreprenojn, kiuj troviĝas en la elkreska periodo, kaj akiris abundan repagon. Prezidanto de konsilio de direktoroj de Lenovo sinjoro Liu Chuanzhi opiniis, ke la Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono havas perfektajn scienc-teknikan bazon, instalaĵojn kaj platformon de kreo, kolektis amason da scienc-teknikaj talentuloj, kaj programaj riĉfontoj estas abundaj. Li plenas de fido pri la kunlaboro.

"Per kombino de ĉi tiuj bonaj investaj korporacioj kaj ilia kapitalo, la Administra Komitato ludos pli grandan rolon. La registaro faras enkondukon kaj donas subtenon, kaj entreprenoj faras konkretajn aferojn laŭ merkata ago, tio estas tre bona funkciiga maniero."

Sekve de senĉesa pliigo de sendependa krea kapablo, la Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono jam fariĝis la plej vigla zono de ĉina investo por kreo de entreprenoj. Nun en la zono sidas preskaŭ 80 ĉinaj kaj fremdlandaj investaj establaĵoj. Zhongguancun klopodas por larĝigi monkolektan vojon de entreprenoj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto