Vizitu Forumon

"Ekonomia sfero de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi" gvidas leviĝon de Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

La urboj Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi sidantaj en la meza kaj okcidenta partoj de Interna Mongolio de Ĉinio, kreis pli ol duonon de totala produkta sumo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en 2006, fariĝis regiono kun plej multa evolua viveco en Interna Mongolio kaj estas nomata "ora triangulo" de ekonomia kaj socia evoluado de Interna Mongolio. Hodiaŭ ni konigos al vi evoluan staton de "ekonomia rondo de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi".

Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fondiĝis en la 1-a de majo de 1947, estas plej frue fondita aŭtonoma regiono de minoritata nacieco. En la komenco post la fondiĝo, ĉi tie plejpartaj popolanoj sin vivtenis per paŝtado kaj evoluado ekonomia kaj socia estis tre malprogresinta. Nun 60 jaroj pasis, en forta subtenado de la centra registaro kaj dank' al komuna klopodado de diversaj naciecoj, rapide disvolviĝis ekonomio de Interna Mongolio. 92-jaraĝa mongolo Keligeng atestis la ekonomian leviĝon de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Li diris:

"En la pasinteco, ekonomio de Interna Mongolio konsistis nur el teo, ŝtofo, akvo, salo, sukero, kamelo, bovo, ĉevalo kaj ŝafo."

'Teo, ŝtofo, akvo, salo kaj sukero' montris, ke antaŭ 60 jaroj en Interna Mongolio, nur ekzistis iuj malgrandaj laborejoj produktantaj teon, ŝtofon, salon kaj sukeron, produkta maniero estis tre malprogresinta. Kaj 'kamelo, bovo, ĉevalo kaj ŝafo' montris, ke antaŭ 60 jaroj popolanoj en Interna Mongolio sin vivtenis per paŝtado, industria strukturo estis nenioma.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto