Vizitu Forumon

"Ekonomia sfero de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi" gvidas leviĝon de Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Post la fondiĝo, pro malbona industria bazo, ekonomia kreskado de Interna Mongolio estis relative malrapida, ĉiam ne sin liberigis el la situacio de dependado de paŝtado. Komerce de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉi tiu situacio ekŝanĝiĝis. Tiam, Interna Mongolio elmetis la pensfadenon pri la unua evoluigo de superaj gravaj lokoj kaj fina gvido de regiona ĝenerala evoluado. Troviĝantaj en la mezo kaj okcidento de Interna Mongolio, la urboj Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi fariĝis la celoj, unuavice disvolvotaj. En la 3 urboj, ekzistas abundaj riĉfontoj de karbo, rara tero kaj fermino, geografie ili najbaras, tial la 3 urboj havas bonan kondiĉon de evoluado de urba ekonomia rondo.

La urbo Huhehaote estas la ĉefurbo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento la urbo disvolvas superajn industriojn kaj plivastigas varbon de komercistoj kaj enkondukon de kapitaloj. Nun, en la urbo la nombro de entreprenoj, kies jara venda enspezo superis 5 milionojn da juanoj, atingis 272. Estro de la urbo Huhehaote sinjoro Tang Aijun konigis, ke en la lastaj jaroj, sekve de eskalado de industria strukturo, antaŭaj industriaj entreprenoj kun granda polucio, granda konsumo de energio kaj malalta teknika enhavo jam estis elkribritaj, novaj entreprenoj alt-scienc-teknikaj kaj senpoluciaj anstataŭis ilin.

"Antaŭe, industriaj entreprenoj estis 'malgrandaj kaj malfortaj' entreprenoj pri kemia industrio, manĝaĵoj kaj konstruaj materialoj, nun novaj superaj industrioj de laktaĵoj, elektro, elektronika informadiko, biomedikamento, metalurgia kemi-industrio kaj mekanika fabrikado anstataŭis la antaŭajn industriojn."

Laŭ konigo, en la 6 superaj trajtaj industrioj de la urbo Huhehaote, la industrio de laktaĵoj okupas la unuan lokon. Nun, ĉinaj plej grandaj du entreprenoj pri laktaĵoj sidas en Huhehaote, 40% de kamparana pokapa neta enspezo fontas en bredado de laktobovinoj. La etendo de la industria ĉeno de laktaĵoj kreis pli da postenoj al la urbo Huhehaote. Nun en la urbo, preskaŭ miliono da homoj rekte aŭ malrekte laboras pri plantado de furaĝo, bredado de laktobovinoj, aĉetado, prilaborado kaj transportado de lakto.

La urbo Baotou, posedanta baotou-an ŝtalan grupon, baotou-an aluminian grupon kaj nordan pezindustrian grupon, estas la grava industria urbo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, metalurgio, rara tero kaj mekanika kaj ekipaĵa fabrikado estas la gvidaj industrioj. Estro de ekonomia kaj komerca komitato de la urbo Baotou sinjoro Wang Huiming konigis, ke per reformado de tradiciaj industrioj, tekniko de multaj gravaj entreprenoj atingis aŭ proksimiĝis al internacia plej bona nivelo, kaj grande altiĝis merkata konkurenco. Li diris:

"Per reformado de tradiciaj industrioj, ni pliigis produktan kvanton, tial altigis kvaliton de produktoj. Ĉi tio estas bazo subtenanta rapidan evoluadon de la urbo Baotou."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto