Vizitu Forumon

"Ekonomia sfero de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi" gvidas leviĝon de Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Kompare kun Huhehaote kaj Baotou, en urba skalo la urbo E'erduosi estas nur "plijuna frato", sed en ekonomia evoluado, ĝi ne postrestis. En la unuaj 6 monatoj de la kuranta jaro, financa enspezo de E'erduosi superis 8 miliardojn da juanoj, superis tiujn de Huhehaote kaj Baotou. La rapida evoluado de E'erduosi profitis de ĝia evolua pensfadeno de nova industrio kun alta startpunkto, nova scienc-tekniko, alta efiko kaj alta aldona valoro. Ĉi tiu pensfadeno sukcese altiris amason da entreprenoj kun alta teknika enhavo kaj akcelis evoluadon de kompletaj industrioj.

En "triangula zono" Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi, kiuj distancas je malpli ol 200 kilometroj, intime sin ligas. Per bonkvalitaj kaj grandrezervokvantaj riĉfontoj de karbo kaj naturgaso, E'erduosi liveras kontinuan movfortan fonton al la "industria grava urbo" Baotou, ŝtalo kaj pezekipaĵa fabrikado de malnova industria bazo Baotou liveras firman ekipaĵan bazon al ekonoima evoluado de E'erduosi kaj Huhehaote, kaj kiel la ĉefurbo de Aŭtonoma Regiono kaj kolektiĝejo de akademioj kaj scienca esploro, Huhehaote fariĝis granda intelekta banko de Baotou kaj E'erduosi.

Nun, jam unuapaŝe aperis gvida rolo de la "ekonomia rondo de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi" al la ĝenerala ekonomia evoluado de Interna Mongolio. Estro de urba komitato de la Partio de Huhehaote sinjoro Han Zhiran diris:

"En la unua flanko, ekonomia evoluado de la regiono de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi gvidas evoluadon de najbaraj urboj, najbaraj urboj havas multajn riĉfontojn, ili faras unuapaŝajn ekspluaton kaj prilaboron, poste etendas prilaboron en la regiono de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi. En la dua flanko, ankaŭ talentulaj riĉfontoj de la regiono ege akcelis ekonomian evoluadon de najbaraj urboj. En la tria flanko, la evoluado de la regiono ludis gravan rolon al transmovado de laborfortoj de najbaraj urboj."

Gvidate de la "ekonomia rondo de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi", en la lastaj jaroj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio tenis ekonomian rapidan evoluadon, en sinsekvaj 5 jaroj ĝia ekonomia kreska rapideco okupis la unuan lokon en Ĉinio. Laŭ plano, en 2010, ekonomia totala sumo de la ekonomia rondo okupos preskaŭ 2% de enlanda totala produkta sumo.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi evoluan staton de "ekonomia rondo de Huhehaote, Baotou kaj E'erduosi", nun ni finu la programereton, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto