Vizitu Forumon

Ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono eniris en plenuman periodon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30
Lastatempe en Nanning, la ĉefurbo de ĉina Guangxi-Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, fermiĝis la dua "forumo pri ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono". Ĉeestantoj varme diskutis pri temoj pri "Pan-Bakbo-Golfa Regiono kaj liberkomerca regiono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj", "kunlabora sistemo, industria evoluado kaj financa subteno de Pan-Bakbo-Golfa Regiono" kaj "trafiko, haveno, loĝistiko kaj turisma kunlaboro de Pan--Bakbo-Golfa Regiono". Ili ĝenerale opiniis, ke ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono jam eniris en plenuman periodon de prepara periodo, en la estonteco oni devas rapidigi realigon de diversaj kunlaboraj rimedoj.

Bakba Golfo estas duonferma golfo, ĉirkaŭita de ĉina kaj vjetnama tero kaj ĉina insulo Hainandao. En 2002, sidanta en la nordo de Bakba Golfo, ĉina Guangxi-Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono planis konstrui "ekonomian rondon ĉirkaŭ Bakba Golfo", konsistantan el Guangxi, Guangdong, Hainan kaj iuj vjetnamaj provincoj. En 2006, Guangxi elmetis la koncepton pri "ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono", kaj etendis la antaŭan ekonomian kunlaborejon ĉirkaŭ Bakba Golfo al Malajzio, Singapuro, Indonezio, Filipinoj kaj Brunejo.

Sinjoro Jiang Zhenghua, vicprezidanto de la Kontanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kiu multafoje faris profundan esploron pri la ekonomia kunlaboro de Pan--Bakbo-Golfa Regiono, diris intervjuate, ke de la elmeto en la lasta jaro ĝis nun, ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono jam estis alte konata de gvidantoj de Ĉinio kaj koncernaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, nun eniras en ŝlosilan periodon de plenumado. Li diris:

"Gvidantoj de Vjetnamio, Malajzio, Singapuro, Indonezio, Filipinoj kaj Brunejo jam klare esprimis subtenon al ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono. Kaj pri kunlaboro sur koncernaj kampoj kaj en konkretaj programoj oni jam atingis komunan konon. Multaj kunlaboraj programoj jam komencis plenumon, pro tio ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono fariĝis nova brila punkto de kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ni jam metis la ekonomian kunlaboron kiel la graven kampon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj en ĝeneralan strategion kaj planon de establigo de liberkomerca regiono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kaj igis la ekonomian kunlaboron esti nova subregiona kunlaboro kadre de 'Ĉinio kaj 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj' ".

Li esprimis, ke la ĉina registaro alte atentas la ekonomian kunlaboron de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, jam metis ĝin en strategion de ĉina ŝtata evoluado, ankaŭ ĉinaj gvidantoj multafoje faris gravan instrukcion pri la ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono.

Jiang Zhenghua proponis, ke en la estonteco koncernaj landoj de Pan-Bakbo-Golfa Regiono kiel eble plej frue establu translandan kunaranĝan organizon, faru specialan esploron pri plenumado de kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, rilatu al kadro, vojo kaj plenumaj paŝoj de la kunlaboro kaj akcelu profundan evoluadon de la kunlaboro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto