Vizitu Forumon

Ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono eniris en plenuman periodon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Vicestro de vjetnama disvolva banko Dao Van Chien tre laŭdis opinion de Chen Yuan. Li informis, ke Vjetnamio havas profundan intereson pri ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, precipe pri konstruado de ekonomia kunlaborejo ĉe la landlimo inter Vjetnamio kaj Ĉinio, ili volas disvolvi kunlaboron kun ĉinaj financaj establaĵoj. Li diris:

"Ni esperas kunlaboron kun ĉinaj grandaj entreprenoj, precipe en la flanko de konstruado de bazaj instalaĵoj. Ni esperas fortigi kunlaboron kun ĉina Ŝtata Ekspluata Banko."

Vicestro de Azia Ekspluata Banko sinjoro Charles Lawrence Greenwood informis, ke en la estontaj 2 jaroj, Azia Ekspluata Banko liveros al Guangxi krediton je 400 milionoj da usonaj dolaroj kaj grave subtenos konstruadon de bazaj instalaĵoj de Guangxi por akceli rapidan evoluadon de kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono. Li diris:

Kiel unu el gvidaj industrioj de ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, turismo la unua akiros kunlaboran frukton. En la forumo estro de ĉina ŝtata turisma buroo sinjoro Shao Qiwei esprimis, ke la buroo kreos transregionajn turismajn liniojn kun apartaj temoj, helaj trajtoj kaj granda merkata altira forto, akcelos praktikan kunlaboron inter turismaj fakoj, fakaj organizoj, turismaj urboj kaj turismaj entreprenoj de landoj kaj regionoj de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, akcelos reciprokan malfermiĝon de la regiono de Pan-Bakbo-Golfa Regiono kaj pluapaŝe akcelos oportunigon de turisma eniro kaj eliro de landlimo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto