Vizitu Forumon

Ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono eniris en plenuman periodon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Sinjoro Liu Qibao, prezidanto de partia komitato de la Komunista Partio de Ĉinio de Guangxi-Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, tenas la saman opinion. Li opiniis, ke post kiam la ekonomia kunlaboro de Pan--Bakbo-Golfa Regiono akiris konon de la ĉina registaro kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la ĉefa tasko ĝuste estas praktika akcelado, la plej ŝlosila afero estas difino de kunlabora sistemo. Li diris:

"Oni devas establi translandan specialistan grupon kaj difini kunlaboran strategian kadron. La establigo de translanda specialista grupo estas la grava rimedo de funkciigo de "kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono". Nun, Indonezio, Filipinoj, Vjetnamio, sekretariejo de Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Azia Ekspluata Banko jam klare esprimis subtenon, ni proponis, ke specialista grupo estu kune akcelata de diversaj landoj de "Pan-Bakbo-Golfa Regiono", sekretariejo de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Azia Ekspluata Banko kaj aliaj ekonomiaj oficistoj kaj specialistoj, la ĉefa tasko estas esploro de celo, direkto, privilegiaj kampoj, mekanisma aranĝo, aga plano kaj markaj programoj kaj frua prezento de esplora raporto por gvidi kunlaboran procezon."

Gravaj kampoj de kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono inkluzivas bazajn instalaĵojn de trafiko, haveno, loĝistiko, turismo, marajn riĉfontoj kaj energio. Kiel la regiono, kiu la unua elmetis la koncepton de ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, Guangxi faris aktivan preparon en la lasta jaro. Laŭ konigo, Guangxi konstruas kelkajn modernajn havenojn en ĉemara loko kaj ĉiuflanke reformas instalaĵojn de ŝoseoj kaj fervojoj por ke ili estu internaciaj martransportaj kaj trafikaj artikoj por Asocio de Sudorientaziaj Landoj, samtempe amaso da ĉemaraj grandaj industriaj programoj jam estas konstruataj aŭ funkcias.

Estro de ĉina Ŝtata Ekspluata Banko sinjoro Chen Yuan esprimis, ke kapitalo estas la grava kondiĉo akcelanta regionan ekonomian kunlaboron, por akceli konstruadon de gravaj bazaj instalaĵoj de ekonomia kunlaboro de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, en la estonteco oni devas establi platformon de investo kaj monkolekto de la regiono de Pan-Bakbo-Golfa Regiono kaj fortigi financan subtenon. Li diris:

"Mi proponis establi bankan asocion de la regiono de Pan-Bakbo-Golfa Regiono, la asocio konsistu el financaj establaĵoj, difinitaj de diversaj landoj en la regiono, por liveri financan servadon en 3 flankoj al la regiona evoluado. La unua estas akceli establigon de la kunlaboraj rilatoj inter la regiono kaj internaciaj financaj establaĵoj, la dua estas fortigi interfluon kaj komunan ĝuon de informoj kaj establi programan fakon de la asocio, kaj la tria estas disvolvi kunlaboron de retaj grandaj bazaj programoj, en kiuj multaj flankoj partoprenu kaj profitu. La establigo de la banka asocio liveros efikan financan metodon al traktado de tutmondiĝa defio fare de diversaj landoj en la regiono de Pan-Bakbo-Golfa Regiono."

Laŭ konigo, kiel ekspluata financa establaĵo de la ĉina registaro, ĉina Ŝtata Ekspluata Banko ĉiam rigardas subtenon al evoluado de Pan-Bakbo-Golfa Regiono kiel gravan punkton. Ĝis la fino de la lasta junio, la banko jam intence promesis krediton je 24,8 miliardoj da juanoj al guangxi-a bakba-golfa ekonomia regiono. Cetere, la banko ankaŭ sendis laborajn grupojn al diversaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj por akceli ekonomian kunlaboron de Pan-Bakbo-Golfa Regiono kaj subteni translandan evoluadon de diverslandaj entreprenoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto