Vizitu Forumon

Taiwan-aj agrikulturaj produktoj "intime kontaktiĝis" kun ĉeftera merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

En la fino de la lasta julio en multaj urboj de la ĉeftero, okazis "rondira ekspozicio de taiwan-aj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj, 2007", organizita de agrikultura interflua asocio de la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo kaj taiwan-a agrikultura asocio. Pro la rondira ekspozicio, taiwan-aj agrikulturaj produktoj estas pluapaŝe konitaj de konsumantoj de la ĉeftero, interfluo plivastigata kaj agrikulturaj interfluo kaj kunlaboro inter la du bordoj pluapaŝe akcelataj. Hodiaŭ ni konigos al vi la staton de la rondira ekspozicio.

De la 20-a ĝis la 25-a de la lasta julio en la ĉefteraj urboj Ŝanhajo, Nankino, Fuzhou, Wuhan, Kantono kaj Dalian, sinsekve okazis rondira ekspozicio de taiwan-aj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj 2007. Taiwan-a agrikultura asocio, agrikulturaj asocioj de diversaj gubernioj kaj vilaĝoj kaj taiwan-aj diversaj entreprenoj pri agrikulturaj produktoj sinsekve partoprenis en la ekspozicio kaj varme konigis al ĉefteraj samlandanoj taiwan-ajn bonkvalitajn agrikulturajn produktojn.

Multaj taiwan-anoj partoprenantaj en la ekspozicio unuafoje venis al la ĉeftero. Per la rondira ekspozicio, ili havas la ŝancon vid-al-vide kontaktiĝi kun konsumantoj de la ĉeftero, tial povas vere kompreni la medion de la ĉefteraj merkato kaj konsumo. Sinjoro Chen Zhiwei el la taiwan-a gubernio Nantou sciigis al raportisto, ke kiel multaj delegitoj de entreprenoj pri agrikulturaj produktoj, kiuj unuafoje venis al la ĉeftero, li mem esperas kontaktiĝi kun pli da klientoj de la ĉeftero kaj plivastigi vendan vojon en la ĉeftero per la "ŝipkajo" de Ŝanhaĵo. Li diris:

"Ni venis ĉi tien por serĉi iujn komercajn ŝancojn, kaj volas scii ĉu ni havos ŝancon kunlabori kun la ĉeftero per la ekspozicio."

En la ĉeftera ĉemara urbo Dalian, urbanoj vidantaj la ekspozicion tre ŝatas taiwan-ajn fruktojn, multaj homoj sinsekve gustumis ilin en la ekspozicio. Knabo Geng Zhi kaj vidis kaj gustumis indiĝenan produkton de Taiwan. Li gaje diris:

"Mi neniam vidis tiel originalan frukton. En la kurso de ĉinlingvo, mi scias, ke ĝi estas bongusta kaj dolĉa, kaj havas multan sukon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto