Vizitu Forumon

Taiwan-aj agrikulturaj produktoj "intime kontaktiĝis" kun ĉeftera merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Oficisto de la ĉina Ministerio pri Agrikulturo esprimis, ke Taiwan havas bonajn specojn de agrikulturaj produktoj, progresintajn agrikulturajn teknikojn, sciencajn administrajn spertojn kaj ekstrorsan merkatan reton de agrikulturaj produktoj. La ĉeftero havas abundajn naturajn riĉfontojn, relative perfektajn bazajn instalaĵojn kaj kontinue kaj stabilan medion de makroskopa ekonomio. Tio estas movforto kaj kunlabora bazo de agrikultura interfluo inter la du bordoj. Fortigo de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj povas akceli reguligon de agrikultura strukturo de la du bordoj kaj fine formiĝos la situacio de reciproka utilo kaj ambaŭflanka gajno.

Kiel sola kunlabora establaĵo de la rondira ekspozicio de taiwan-aj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj 2007, Ĉina Eksport-Importa Banko estas aparte atentata. En multaj jaroj, la banko aktive establis pontojn por kunlaboro inter entreprenoj de la du bordoj kaj faris grandan kontribuon al akcelado de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du bordoj. En la lastaj 2 jaroj, la banko plenumis diversajn rimedojn de la ŝtato pri favoro al taiwan-a agrikulturo kaj aktive liveris monkolektan subtenon al taiwan-aj komercistoj en la ĉeftero. En ĉi-foja rondira ekspozicio, por helpi taiwan-ajn kamparanojn fari kreon de entrepreno kaj monkolekton, Ĉina Eksport-Importa Banko instalis budon en la ŝanhaĵa ekspoziciejo kaj faris konsulton pri monkolekto.

Sinjoro Li Jun de la banko esprimis, ke en la estonteco, la banko liveros plu servadon al taiwan-aj produktaj entreprenoj

"La banko liveros plu fortan financan subtenon al kunlaboraj ekonomiaj organizoj de taiwan-aj agrikulturaj produktoj, kunkapitalaj agrikulturaj entreprenoj kaj financa kunlabora merkato de agrikulturaj produktoj."

Agrikulturaj personoj de la du bordoj montris, ke en la lastaj kelkaj jaroj, dank' al senĉesa klopodado de koncernaj flankoj de la du bordoj, agrikultura interfluo inter la du bordoj ĉiam orde funkcias kaj trovis multajn modelojn. La rondira ekspozicio de taiwan-aj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj estas la grava rimedo por akceli vendadon de taiwan-aj agrikulturaj produktoj en la ĉeftero kaj plivastigi merkatan influon, kaj la ekspozicio povas pluapaŝe akceli reciprokan kunlaboron inter la dubordaj agrikulturoj kaj komunan ĝuon de komerca ŝanco.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto