Vizitu Forumon

Taiwan-aj agrikulturaj produktoj "intime kontaktiĝis" kun ĉeftera merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Agrikulturo estas unu el la kampoj kun plej multa kunlabora potenciala forto inter la du bordoj. En 2005, la ĉeftero ellaboris serion da politikoj pri favoro al taiwan-a agrikulturo, post tiam taiwan-aj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj jam laŭgrade akiris konon de ĉefteraj konsumantoj. Laŭ statistiko, en 2006 la ĉeftero importis taiwan-ajn fruktojn kun nula dogano je pli ol 3 500 tunoj, la sumo superis 4 milionojn da usonaj dolaroj, ege pliiĝis ol tiu en 2005. Komence de 2007, la ĉeftero deklaris 20 novajn politikojn pri favoro al taiwan-a agrikulturo. Kvankam taiwan-aj agrikulturaj produktoj jam laŭgrade eniris en la ĉefteran merkaton, tamen pro mallonga tempo, multaj ĉefteraj popolanoj ne konatiĝis kun taiwan-aj agrikulturaj produktoj.

Ĝenerala direktoro de taiwan-a agrikultura asocio Zhang Yongcheng esprimis, ke la sukcesa okazigo de la rondira ekspozicio ege altigos famecon de taiwan-aj agrikulturaj produktoj en la ĉeftero, tial fariĝos marko de normaligo de vendado de taiwan-aj agrikulturaj produktoj en la ĉeftero. Li diris:

"Per ĉi tia ekspozicia modelo ni celas, ke urbanoj klare sciu kio estas taiwan-a bonkvalita agrikultura produkto, kio estas agrikultura produkto, plantita de taiwan-a komercisto en la ĉeftero. Ni esperas, ke ĉi tia ekspozicio povos daŭri kaj urbanoj vizitos la ekspozicion."

Zhang Yongcheng sciigis al la raportisto, ke ĉi-foja rondira ekspozicio de taiwan-aj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj elektis Ŝanhajon kiel ĉefan ekspoziciejon pro geografia loko kaj bona investa medio de Ŝanhajo. Li diris:

"Ni klare scias, ke taiwan-aj agrikulturaj produktoj estas bonkvalitaj, nun taiwan-aj agrikulturaj produktoj pli multe bezonas teknikon de profunda prilaboro, kaj la plej grava afero estas altigo de produkta valoro de agrikulturaj produktoj. Ni ĉefe alte taksis Ŝanhajon kiel ĉefteran plej grandan konsuman merkaton, tial ni elektis Ŝanhajon kiel ĉefan ekspoziciejon por ke taiwan-aj agrikulturaj produktoj estu orde administrataj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto