Vizitu Forumon

Ĉina shandong-a cirkula ekonomio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Ĉina orienta provinco Shandong estas ekonomie kaj loĝantare granda provinco. En longa tempo, ĉar ĝia ekonomia strukturo emfazis industrion, ĝi estis unu el provincoj, kiuj konsumas plej multan energion. En la lastaj jaroj, Shandong disvolvas cirkulan ekonomion kaj serĉis novan vojon de ŝparado de energio kaj reduktado de ellasa kvanto, akiris bonan socian efikon kaj ekonomian efikon.

Ĝenerala grupa ŝtal-korporacio, fondiĝinta en la urbo Jinan en 1958, estas unu el grandaj entreprenoj de Shandong, ankaŭ granda ŝtala entrepreno kun jara ŝtata produkta kvanto je pli ol 10 milionoj da tunoj. En la pasinteco, ellaso de gaso kaj akvo el ŝtaligo estis malfacilo antaŭ la entrepreno, eĉ en la urbo Jinan. Nun, enirinte en la korporacion, raportisto vidis la ŝtalan entreprenon ĉirkaŭita de verda monto kaj pura akvo.

Monto Baoshan, suda de la korporacio, antaŭe estis sterila monto sen vegetaĵoj. La korporacio subskribis kontrakton kun la loka registaro kaj aktive portas la taskon pri verdigo de la monto. En la lastaj pli ol dek jaroj, laborantoj de la korporacio portis surdorse teron al la monto, sternis dukton, kondukis akvon al la monto kaj fosis lagon, post malvarmiga trakto, ellasita akvo naskita el ŝtaligo estas injektita en la lagon, freŝakvaj fiŝoj vivas en la lago. Krom bredado de fiŝoj per ellasita akvo, la korporacio ankaŭ esploris kaj ekspluatis elektruman sistemon per cirkuligo de ellasita gaso, ĉi tiu sistemo estas la monde unua. Respondeculo de administra kaj kontrola centro de la korporacio sinjoro Xu Tao konigis, ke la komune cirkula elektruma sistemo de brulgaso kaj vaporo sukcese utiligis ellasitan gason naskitan en la ŝtaliga procezo kaj estas la monde unua cirkula elektruma sistemo. Li diris:

"En la pasinteco, ellasita gaso ne estis utiligata, tio malŝparis energion kaj poluciis la medion. Post kiam ni ekspluatis la sistemon, ĉiujare ni povas krei potencan ekonomian efikon kaj median efikon. Ni havas 13 generatorarojn, la totala kapacito estas 541 megavattoj. Plej multaj instalaĵoj estas faritaj de Ĉinio, la teknologio estas progresinta, elektruma efiko estas pli alta ol tiu de regula termoelektrumo, kaj ĝi jam kreis potencan ekonomian kaj median efikon de sia funkciado."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto