Vizitu Forumon

Ĉina shandong-a cirkula ekonomio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Laŭ konigo, nun la progresinta cirkula elektruma sistemo povas produkti elektron je preskaŭ 8 milionoj da kilovatto-horoj ĉiutage kaj povas liveri 60%n de elektrokvanto de entreprenoj.

Evoluigo de cirkula ekonomio igis tradiciajn grandajn entreprenojn sukcese sin reformi, ankaŭ liveris disvolvan ŝancon al novaj entreprenoj. Ĉina peztipa aŭta grupo, kiu sidas en Jinan, la ĉefurbo de la ĉina provinco Shandong, estas la ĉina produkta bazo de peztipaj aŭtoj. En 1998, la grupo establis limigitan korporacion Fuqiang Dongli pri ŝanĝado de motoroj. La korporacio faras denovan prilaboron kaj produktadon el damaĝitaj aŭ eluzitaj motoroj. La funkcio de la refaritaj motoroj estas sama kiel tiu de tute novaj, sed venda prezo nur estas duono de la prezo de novaj.

Parolante pri plivastigo de refaritaj motoroj de la grupo, ĝenerala direktoro de la limigita korporacio Fuqiang Dongli sinjoro Cai Dong konigis:

"Nun la ĉina peztipa aŭta grupo havas pli ol 600 servajn staciojn kaj pli ol 600 vendejojn en la tuta lando, per la sistemo ni reaĉetas motorojn. Nome, kiam via motoro bezonas grandan riparon, ni povas doni novan motoron al vi, vi donas al ni malmultan monon, en nia serva stacio ni instalas por vi la novan motoron, la periodo de ripara garantio kaj vivdaŭro estas samaj. Tial, tempo de haltigo de motoroj estas tre mallonga, per ĉi tiu maniero produkta kaj venda kvantoj rapide altiĝis."

Dank' al multjara evoluigo, ĉiujare la venda kvanto de refaritaj motoroj de la korporacio Fuqiang Dongli superas 7 mil. Refara industrio alportis ekonomian efikon, ankaŭ median efikon. Renovigitaj motoroj, venditaj de la korporacio en la lastaj jaroj, ŝparigis energikonsumon je 5,9 milionoj da kilovatto-horoj kaj reduktis ellason de karbona dioksido je preskaŭ 1,4 miliono da tunoj. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Cai Dong plenas de fido pri la refara industrio, li esprimis, ke en 2010 la korporacio Fuqiang Dongli povos jare produkti 50 mil refaritajn motorojn, tial ĉiujare ŝparos pli ol 50 milionojn da kilovatto-horoj de elektro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto