Vizitu Forumon

Ĉina shandong-a cirkula ekonomio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Samtempe kun tio, la shandong-a registaro alprenis multajn rimedojn por subteni cirkulan ekonomion. De 2005 la registaro asignas specialan kapitalon por ŝparado de energio kaj redukto de ellasa kvanto, praktikas manierojn de premio kaj kompenso por enkonduki socian kapitalon kaj subteni esploron kaj ekspluaton de koncernaj teknikoj de entreprenoj. Vicestro pri ekstera komerco de la provinco Shandong sinjoro Guo Shuyu esprimis, ke en la estonteco, la provinco Shandong pluapaŝe fortigos enkondukon al sinteza utiligo de riĉfontoj. Li diris:

"Shandong forte disvolvos sintezan utiligon de riĉfontoj kaj repagon kaj utiligon de regeneraj riĉfontoj, aktive popularigos progresintajn teknikojn kaj teknologiojn de sinteza utiligo de riĉfontoj kaj forte disvolvos sintezan utiligon de riĉfontoj kun feĉoj, ellasitaj gaso kaj akvo kiel ĉefaj punktoj."

Por akceli diversajn lokojn plenumi rimedojn de ŝparado de energio kaj redukto de ellasa kvanto, la provinco Shandong establis respondigeblan sistemon de oficistoj pri ŝparado de energio kaj redukto de ellasa kvanto, la provinca registaro aranĝis jaran celon de ŝparado de energio kaj redukto de ellasa kvanto respektive al koncernaj fakoj. Vicestro de la provinco Shandong sinjoro Wang Junmin konigis "gvidan taksan sistemon pri ŝparado de energio kaj redukto de ellasa kvanto" de la provinco Shandong. Li diris:

"Ĉiujare oficistoj de gubernioj ricevis takson, tiam la normo de la ŝparado de energio kaj redukto de ellasa kvanto estas interŝanĝita al koeficiento, laŭ ĉi tiu koeficiento kaj aliaj poentoj oni povas taksi ĉu vi faris bone aŭ malbone, se malbone la oficisto estos ne promociita, eĉ ne povos teni la nunan postenon, tial oficistoj havas premon."

Aktive disvolvante cirkulan ekonomion, la provinco Shandong forte akcelas ekspluaton kaj utiligon de ventoenergio, sunenergio kaj aliaj novaj energioj kaj regeneraj energioj, samtempe la registaro forte reguligis ekonomian strukturon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto