Vizitu Forumon

Nordorientazia kunlaboro profunde disvolviĝas (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Fermiĝis la 3-a nordorientazia investa kaj komerca foiro en komenco de la lasta septembro en Changchun, la ĉefurbo de la ĉina provinco Jilin. En la 4-taga foiro, ĉeestantoj aktive diskutis pri la temoj "akcelado de nordorientazia kunlaboro" kaj "prosperigo de ĉina nordorienta malnova industria bazo". Ili ĝenerale opiniis, ke per la platformo de la nordorientazia investa kaj komerca foiro, nordorientaziaj 6 landoj pluapaŝe akcelos la nordorientazian kunlaboron disvolviĝi profunde.

La nordorienta Azio inkluzivas ĉinajn provincojn Liaoning, Jilin, Heilongjiang kaj la orienton de la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, rusan ekstreman orienton, la korean duoninsulon, Japanion kaj Mongolion. La regiono areas je preskaŭ 17 milionoj da kvadrataj kliometroj. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan esprimis en la foiro, ke nordorientaziaj landoj najbaras geografie, ligas unu la alian tere aŭ vidas unu la alian trans rivero, la historio de amika kontaktiĝo inter popoloj estas longa. En la procezo, ke tutmonda ekonomia kaj regiona integrigo profundiĝas tago post tago, diversaj nordorientaziaj landoj esperas fortigi ekonomian kunlaboron. Li diris:

"Kompletigeco de ekonomio de nordorientaziaj landoj estas forta, iuj havas potencan ekonomian forton, dum aliaj havas abundajn riĉfontojn kaj laborajn fortojn kaj triaj havas progresintajn teknikojn kaj administrajn spertojn, tial pluapaŝa evoluigo de regiona kunlaboro havas bonan bazon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto