Vizitu Forumon

Nordorientazia kunlaboro profunde disvolviĝas (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Kiel dirite de la oficistino de UN, nordorientazia ekonomia kunlaboro pli kaj pli multe bezonas partoprenon de entreprenoj, precipe de translandaj korporacioj, kaj la nordorientazia investa kaj komerca foiro ĝuste ludas ĉi tian pozitivan rolon.

Sekve de rapida evoluado de la ĉina ekonomio, socia kaj ekonomia evoluado de ĉina nordorienta malnova industria bazo montris bonan disvolvan tendencon. Precipe de 2003, Ĉinio plenumas prosperigan strategion de nordorienta malnova industria bazo, sinsekve ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj, helpis nordorientajn entreprenojn sin liberigi el malfacila situacio, stimulis eksterajn kapitalojn partopreni en reformado de nordorientaj ŝtataj entreprenoj kaj forte disvolvis landliman komercon de la nordorienta regiono. En la lastaj pli ol 4 jaroj de plenumado de la strategio, paŝoj de reformado kaj malfermo en la nordorienta regiono klare rapidiĝis, konstruado de bazaj instalaĵoj pluapaŝe estis fortigita, reguligo de industria strukturo akiris novan progreson kaj vivo de popolanoj senĉese pliboniĝis.

La prosperigo de la ĉina nordorienta regiono liveris novan ŝancon al nordorientazia regiona kunlaboro kaj alportis grandan komercan ŝancon al diversaj landoj en la regiono. Mongola komercisto pri konstruaj materialoj sinjoro B. Otgon Baatar konis, ke ekzistas granda komerca ŝanco en la ĉina nordorienta regiono, li esperas komercan kunlaboron kun ĉinaj nordorientaj entreprenoj. Li diris:

"Mi konis, ke la ĉina registaro liveris iujn novajn favorajn politikojn al la evoluigo de la nordorienta regiono, tio estas bona ŝanco por ni. Ne nur sur la konstrua kampo, sed ankaŭ sur iuj kampoj de eksport-importa komerco, ni esperas trovi kunlaborajn partnerojn en Ĉinio."

Kvankam rapide disvolviĝas ekonomia kaj komerca kunlaboro inter nordorientaziaj landoj, tamen ekzistas iuj problemoj, ekzemple distanco de disvolva nivelo de diversaj landoj estas relative granda, kunlabora sistemo ne perfektiĝis. Por trakti novan defion, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan esprimis, ke Ĉinio pledas por tio, ke diversaj landoj devas fortigi interfluon kaj kunlaboron kaj akceli la regionan komunan evoluadon laŭ la sinteno de egala partopreno, pozitiveco, praktikeco, multamaniereco, malfermo kaj grandanimeco.

Ĉina provinco Jilin sidas en la nordorientazia centro, longtempe disvolvas kunlaboron kun aliaj nordorientaziaj landoj sur la kampoj de ekonomio, komerco, science, tekniko, energio kaj krudmaterialo. Estro de la provinco sinjoro Han Changfu esprimis intervjuate, ke en la estonteco la provinco Jilin profundigos kaj vastigos plu interfluon kaj kunlaboron en ĉi tiuj flankoj, kaj pluapaŝe akcelos nordorientazian kunlaboron. Li diris:

"La provinco Jilin senĉese plibonigos interfluan kaj kunlaboran medion, plivastigos ekonomian kaj komercan kontaktiĝon kun aliaj nordorientaziaj landoj."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto