Vizitu Forumon

Nordorientazia kunlaboro profunde disvolviĝas (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

En la lastaj jaroj, sekve de stabila kreskado de ekonomio de nordorientaziaj landoj, laŭgrade plivastiĝis komerca kaj investa skaloj en la regiono kaj pluapaŝe profundiĝis reciprokaj dependaj rilatoj. Ekzemple, komerco inter Ĉinio kaj Rusio jam tenis rapidan kreskadon en sinsekvaj 7 jaroj, en la lasta jaro la duflanka komerco unuafoje superis 30 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 14% ol tiu en 2005. Ankaŭ komerco inter Ĉinio kaj Japanio, kaj komerco inter Ĉinio kaj Korea Respubliko akiris gravan progreson.

Samtempe kun tio, en la lastaj jaroj senĉese rapidis la konstruado de platformo akcelanta nordorientazian ekonomian kunlaboron. Nun en la nordorienta Azio, jam formiĝis ekonomia kunlabora platformo kun multaj formoj kaj riĉa enhavo. La nordorientazia investa kaj komerca foiro ĝuste estas la pozitiva ago, alprenita de la ĉina registaro por akceli ekonomian kaj komercan kontaktiĝon kaj kunlaboron en la nordorientazia regiono, celas establi longtempan kunlaboran platformon de reciproka utiligo, ambaŭflanka gajno, konkurenco kaj malfermo inter nordorientaziaj landoj.

Oficistino de Disvolva Programo de UN sinjorino Nataliya Yacheistova donis altan takson al la bona platformo. Ŝi diris:

"La nordorientazia investa kaj komerca foiro liveris bonan platformon al diversaj entreprenoj. Ili povas montris siajn produktojn en la foiro, establi kunlaboron, subskribi kontrakton kaj investan intencon. La foiro certe akcelos harmonian evoluon kaj prosperon de la nordorientazia ekonomio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto