Vizitu Forumon

Vigle disvolviĝanta urumĉia intertraktado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

En la lasta septembro en Urumĉio, la ĉefurbo de ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okazis la 16-a urumĉia intertraktado pri eksteraj ekonomio kaj komerco. Kiel gvidanto de xinjiang-a ekspozicia ekonomio, ĉiujare urumĉia intertraktado altiras multajn ĉinajn kaj fremdlandajn komercistojn, ĝi jam laŭgrade fariĝis unu el ĉinaj nordokcidentaj plej gravaj internaciaj ekonomiaj kaj komercaj intertraktadoj.

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono troviĝas en la ĉina nordokcidenta landlima regiono kaj la interno de la azia kaj eŭropa kontinentoj, estis la grava pasejo de antikva silka vojo. Xinjiang areas pli ol 1,6 milionojn da kvadrataj kilometroj, tera landlima linio longas 5 600 kilometrojn, najbaras al Rusio, Kazaĥstano, Pakistano, Hindio, sume 8 landoj, estas la regiono kun plej longa landlima linio kaj plej multaj ekster-malfermaj havenoj. Urumĉio, la ĉefurbo de Xinjiang, estas la grava pordo de ĉina okcidenta ekstera malfermo, pro aparta situo, loka ekstera ekonomia kaj komerca aktivado estas vigla. Urbestro de Urumĉio sinjoro Naiyimu Yasen konigis al raportisto:

"La urumĉia situo tre gravas, komercistoj de multaj mezaziaj landoj faras negocon en Urumĉio, ankaŭ entreprenoj de ĉinaj multaj evoluintaj urboj instalis filion en Urumĉio, prilaboro de vestoj, ŝuoj kaj ĉapoj estas en Urumĉio. En la lasta jaro, eksport-importa sumo de Urumĉio estis 4,5 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multa je 15% ol tiu en 2005."

Dank' al la naturdonita situo, de la kreo en 1992, rapide disvolviĝas urumĉia intertraktado pri eksteraj ekonomio kaj komerco. En la antaŭaj 15 intertraktadoj, sume pli ol dekmil entreprenoj el pli ol 70 landoj kaj regionoj partoprenis, kaj eksterkomerca sumo atingis 19,6 miliardojn da usonaj dolaroj. En la kuranta jaro, la skalo de urumĉia intertraktado kreis historian rekordon, ekspozicio areas je preskaŭ 30 mil kvadrataj metroj, kaj pli ol mil komercistoj el Rusio, Kazaĥstano, Singapuro, Hindio, Aŭstralio, Irano kaj Korea Respubliko partoprenis en la intertraktado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto