Vizitu Forumon

Vigle disvolviĝanta urumĉia intertraktado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Vicestro de gvida komitato de la intertraktado sinjoro Zhang Ye esprimis, ke la skalo de la urumĉia intertraktado jam estas la unua en la ĉina nordokcidenta regiono. Li diris:

"En la lastaj 15 jaroj, la urumĉia intertraktado laŭgrade disvolviĝis sinteza internacia ekonomia kaj komerca konferenco kun plej granda skalo kaj plej vasta influo en ĉina nordokcidenta regiono, eĉ en la mezazia regiono, ĝi fariĝis la ĉina grava fenestro kaj ponto de malfermo al okcidento kaj kontaktiĝo kun diversaj landoj, precipe ekonomia kaj komerca kontaktiĝo kun mezaziaj, okcidentaziaj kaj sudaziaj landoj."

Ĉar urumĉia intertraktado alfrontas ĉefe mezaziajn landojn, tial multaj ĉinaj entreprenoj, kiuj volas eniri en la mezazian merkaton, tre aktive partoprenis en la intertraktado, inkluzive de multaj mekanikaj fabrikoj. En ekspoziciejo de ŝanhaja mekanika produkta limigita korporacio Jiahao, eksponiĝis kelkaj grandaj mekanikaĵoj, seninterrompis fluo de komercistoj farantaj konsulton. Respondeculo de la korporacio sinjoro Zhu Jianjiang sciigis al la raportisto, ke ĉi tiuj mekanikaĵoj estas uzataj por produkti plastaĵojn. Parolante pri sia celo pri la ekspozicio, li diris:

"Nun estas la 6-a-foja partopreno en la intertraktado. Mendiloj estas multaj, ni havas klientojn en la mezorienta regiono, inkluzive de Kazaĥstano, Taĝikistano kaj Rusio. Ĉifoje mi celas mezaziajn klientojn. En la kuranta jaro, nia negoca sumo superos 20 milionojn da juanoj."

Krom mekanikaj instalaĵoj, ĉinaj produktoj de malpeza industrio estas elstaraj. Zhejiang-a huadong-a limigita korporacio pri amuzaj instalaĵoj estas entrepreno de produktado de eksterdomaj amuzaj instalaĵoj, ĝiaj produktoj ĉefe estas amuzaj instalaĵoj en ĝardenoj kaj sanigaj instalaĵoj en kvartaloj. Direktorino de la agentejo de la korporacio en Xinjiang sinjorino Li Xiujuan diris, ke iliaj klientoj venas ĉefe el mezaziaj landoj, en la kuranta jaro en la urumĉia intertraktado, ili povos atingi negocan kontrakton je milionoj da juanoj. Ŝi sciigis al la raportisto, ke ĉar infanoj ofte kontaktiĝas kun ludinstalaĵoj, tial ili tre atentas sekurecon de materialoj kaj produktoj. Ŝi diris:

"Ĉi tiuj plastoj estas sendanĝeraj mediprotektaj plastoj, tute inĝenieriaĵaj plastoj. Niaj materialoj estas importitaj kaj produktoj farataj en la ĉina provinco Zhejiang. Ni aĉetis asekuron por ĉiuj produktoj, se aperos akcidento de la ludinstalaĵoj, asekuraj korporacioj donos kompenson, la sekureco estas atentata."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto