Vizitu Forumon

Vigle disvolviĝanta urumĉia intertraktado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Por disvolvi negocon en la mezazia regiono, multaj fremdlandaj korporacioj rigardas la urumĉia intertraktadon kiel bonan ŝancon de vastigo de merkata amplekso. Korporacio Shihan de Korea Respubliko produktas mediprotektajn produktojn, en ĉi tiu intertraktado, ili alportis purigan instalaĵon de akvo kaj esperas per la intertraktado establi vendan reton en la meza Azio. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Jason Park diris:

"Mi duafoje venis al Xinjiang. En Ĉinio, Xinjiang estas la regiono kun tre grava geografia situo. Precipe la nuna urumĉia intertraktado estas plej kerna ekspozicio en la regiono. Nia korporacio estas unu el la reprezentantaj entreprenoj liverantaj akvopurigajn instalaĵojn en Ĉinio. Ĝi fondiĝis en 1998 kaj havas preskaŭ 10-jaran historion. Nun la merkato en la ĉina nordokcidenta regiono disvolviĝas bone, ni esperas per la intertraktado akiri pli grandan evoluadon."

La urumĉia intertraktado alportis interfluan ŝancon al ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj, ankaŭ establis internacian komercan ekspozicion en la nova epoko en la antikva silka vojo. En ĉi-foja 5-taga urumĉia intertraktado, ĉinaj kaj fremdlandaj komercistoj sume subskribis komercajn kontraktojn je la sumo de 1,98 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj enlanda komerca sumo estas preskaŭ 20 miliardoj da usonaj dolaroj.

Vicprezidanto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono sinjoro Hu Wei diris, ke kiel la platform de fortigo de interfluo kaj kunlaboro kun najbaraj landoj, regiona trajto de la urumuĉia intertraktado estas pli kaj pli elstara kaj marka altira forto pli kaj pli forta. Li esprimis, ke en la estonteco Xinjiang fortigos hardvaran konstruadon, planos konstrui novan ekspozician centron, per pli bona servado altiros ĉinajn kaj fremdlandajn komercistojn kaj faros urumĉia intertraktadon kiel internacian komercan intertraktadon kun influa forto.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto