Vizitu Forumon

Disvolva vojo de minerala akvo de Changbaishan

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

En la ĉina nordoriento tronas la montaro Changbaishan kaj en ĝia sino sidas la urbo Baishan. Changbaishan havas la altecon de pli ol 2 mil metroj. Sur la montaro, klimato estas varia kaj animala kaj planta specaro estas riĉa, pro bela sed malfacile vidita pejzaĝo, vidindaĵo Tianchi en la pinto de Changbaishan altiras multajn turistojn. La speciala vulkana geologia strukturo kaŭzis amason da riĉfontoj de bonkvalita minerala akvo. De la lastaj jaroj, depende de la abundaj riĉfontoj de la montaro Changbaishan, la urbo Baishan sin dediĉas al ekspluato de riĉfontoj de minerala akvo kaj disvolvo de la industrio de minerala akvo.

Nun en la urbo Baishan, jam pli ol 130 fontoj de minerala akvo jam estis trovitaj, la taga ekspluata kvanto atingis 231,4 mil kubmetrojn. Dank' al abundaj kaj bonkvalitaj riĉfontoj, en aŭgusto de 2004, la urbo Baishan estis titolita de la Internacia Fundamento por Protektado de Trinkakvo kiel Ĉina-Baishan-Internacia Minerala-akva Urbo. Internaciaj specialistoj rigardas Baishan kiel unu el mondaj 3 grandaj fontoj de minerala akvo. Estro de la urbo Baishan sinjoro Liu Xijie diris:

"Baishan altiris okulojn de la mondo, ĉar ĝi havas plej bonajn monton kaj akvon, ekologia medio tre belas. Kvalito de riĉfontoj de minerala akvo estas alta kaj kvanto estas granda, licencita de germana esplora instituto Fresenins, eŭropa plej aŭtoritata trinkakva ekzamena kaj taksa establaĵo, minerala akvo de Baishan konformas al 240 trinkakvaj normoj de Eŭropa Unio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto