Vizitu Forumon

Disvolva vojo de minerala akvo de Changbaishan

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

En la 4-a baishan-a internacia minerala-akva festivalo en la kuranta jaro, prezidanto de Internacia Fundamento por Protektado de Trinkakvo Grant Brown donis altan takson al minerala akvo de Changbaishan. Li diris:

"La urbo Baishan posedas monde plej puran akvoriĉfonton. Ĉi tie minerala akvo fluas milojn da jaroj kaj havas neniun polucion. La kvalito de baishan-a minerala akvo atingis monde progresintan nivelon."

Por altiri pli da transmaraj kapitaloj kaj krei markon de internacia minerala-akva urbo, de 2004 ĝis nun la urbo Baishan jam sukcese okazigis 4 internaciajn minerala-akvajn festivalojn. La festivaloj alportis grandan akcelan forton al evoluigo de la industrio en la urbo Baishan. Ĉinaj famaj markoj de minerala akvo "Wahaha" kaj "Nongfu Shanquan" respektive venis al Baishan kaj ekspluatas riĉfontojn de natura minerala akvo. En 4 jaroj, jara produktokvanto de minerala akvo de Baishan laŭjare pliiĝis, en la unua festivalo la jara produktokvanto ne atingis 400 mil tuonojn, sed en la fino de la kuranta jaro, la jara produktokvanto proksimiĝos al 3 milionoj da tunoj. Nun la fameco de baishan-a minerala akvo estas pli kaj pli alta, estro de baishan-a buroo de teritoriaj riĉfontoj sinjoro Liu Guoyi konigis al raportisto la staton de la 4-a festivalo. Li diris:

"Internacia festivalo de minerala akvo celas establi platformon por marŝo de baishan-a minerala akvo al la mondo. En la kuranta jaro, pli ol 200 eksteraj komercistoj partoprenis en komerca konigo dum la festival. La monda rigardo turniĝas al la baishan-a minerala akvo, ankaŭ monde famaj entreprenoj pri minerala akvo atentas baishan-an mineralan akvon, per la platformo ili povas efike kunligi sin kun baishan-aj entreprenoj."

La gubernio Jingyu plej frue ekspluatis riĉfontojn de minerala akvo, en 1998 entrepreno "Wahaha" la unua establis fabrikon ĉi tie, nun ĉinaj famaj markoj de minerala akvo "Nongfu Shanquan" kaj "Kangshifu" faris investon kaj establis fabrikojn ĉi tie. En laborejo de la entrepreno "Nongfu Shanquan" en la akvofonta protektejo de la gubernio Jingyu, la raportisto vidis, ke la produkta procezo tute estas komputile regata kaj realigis altefikan aŭtomatigon, tial ekzistas neniu ŝanco ke mano kontaktiĝas kun produktoj, kaj produkta kvalito estas garantiita.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto