Vizitu Forumon

Disvolva vojo de minerala akvo de Changbaishan

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Ĉi tiuj famaj markoj radikas en Baishan, samtempe la urbo Baishan tre atentas popularigi la riĉfontojn kaj krei proprajn markojn, nun la urbo Baishan jam havas markojn "Quanyangquan", "Jiyuan", "Xiaguquan" kaj "Shixiquan", interalie minerala akvo "Quanyangquan" estas taksita kiel "ĉina marko" kaj "produkto libera de ekzameno". Estro de baishan-a buroo de teritoriaj riĉfontoj sinjoro Liu Guoyi konigis markostarigan planon de la urbo. Li diris:

"Ni faris fontan signon de minerala akvo. Kiu produktas mineralan akvon ĉi tie, tiu devas marki la fontan signon de changbaishan-a minerala akvo, tio bone protektas riĉfontojn de minerala akvo, precipe bone akcelas propagandon de changbaishan-a minerala akvo."

Ekologia protektado de akvofontejo estas grava por evoluigo de la industrio. Kiel oni povas realigi kontinuigeblan utiligon de akvoriĉfontoj, la urbo Baishan jam havas sian planon. Sinjoro Liu Guoyi diris:

"Ni havas bonan akvan riĉfonton, la ŝlosila punkto estas protektado, tial samtempe kun riĉfonta ekspluato, la urbo Baishan pli multe atentas riĉfontan protektadon. Ni establis administran buroon de minerala-akva protektejo de la gubernio Jingyu kaj ĝi respondecas pri konkreta administrado, ni ankaŭ instalis protektejon de minerala-akva plano kaj petas protektejojn de minerala akvo en la gubernioj Fusong kaj Changbai, ni faras protektadon per instalo de minerala-akvaj protektejoj. Samtempe ni faris bonan aranĝon al arboj kaj loĝantoj en la protektejo."

Disvolvante superecan industrion de minerala akvo, la urbo Baishan forte faras urban konstruadon, trafiko, urba verdigo kaj vivmedia plibonigo estas enlistitigaj de la urba registaro kiel gravaj programoj, kun kompletigo de la bazaj instalaĵoj, la urbo Baishan marŝos pli foren sur la vojo de kreo de internacia minerala-akva urbo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto