Antaŭ nelonge, en Donglin-pitoreskejo, unu el la vidindejoj piede de Lushan-monto fondiĝis Internacia Kultura Bazo, kune funkciigata de Jiangxi-a Esperanto-Asocio kaj Administracio de Donglin-vidindejo."Ni havas la honoron kunlabori kun esperantistoj en- kaj ekster-landaj en internacia kultura interŝanĝo."Salutparolis sinjoro Gao Yuan, direktoro de la administracio de Donglin-vidindejo, en la ceremonio por la fondiĝo de la bazo.
En la Donglin-vidindejo inter pli- malpli grandaj kanjonoj troviĝas glacipistujoj (moulin), formiĝintaj jam en la kvaternara periodo antaŭ milionoj da jaroj. Iam amatora montgrimpanto tre konanta Lushan-monton hipotezis, ke pli ol duono de glacipistujoj de la monto troviĝas en Tranĉilo-kanjono. Siatampe, ĉina sciencisto Li Siguang eltrovis la morenon kaj certis, ke ekzistas glacipistujoj terene de nuna Donglin-vidindejo. Li anoncis la eltrovon al la mondo.
1 2 3 4 5