Vizitu Forumon

Tranĉilo-kanjono kaj glacipistujoj

(GMT+08:00) 2009-06-26 16:44:47

Direktoro de la vidindeja administrejo Gao Yuan konigis:"Glacipistujoj en Tranĉilo-kanjono estas longlongtempaj. Legende ili estas spuroj de feaj bovoj. Talie sur la monto Lushan estas urbeto nomata Bov-Kresto. Specialistoj el Pekino esploris la spurojn, kaj konfirmis, ke ili ja estas glacipistujoj. Kune kun la U-formaj valoj kaj flosantaj konglomeraĵoj de glaciepokoj; grandaj fendiĝoj sur ŝtonegoj; la glacipistujoj formiĝis ne solaj. Absolute ne fareblas per homkapablo. Ili estas postsignoj de glaciepokoj."

Glacipistujoj formiĝis en agado de glacifluo antaŭ milionoj da jaroj. La ŝtono estas tute aŭ duone kovrita per tavolaj morenoj. Kiam la glaciaĵo degelis kaj subfluis laŭ la fendiĝo de la moreno, kun grandega premo, la glacifluo subgute boris en la formo de konuso, kaj forte frapadis, mueladis kaj kirladis kontraŭ la ŝtonon, tiel ke formiĝis glacipistujoj. La glacipistujo sin karakterizas per "malgranda buŝo, granda ventro kaj plata fundo." Ili plene atestas la ekziston de la pratempa glaciflua movado.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto