Vizitu Forumon

Tranĉilo-kanjono kaj glacipistujoj

(GMT+08:00) 2009-06-26 16:44:47

Ankaŭ la tranĉilo-kanjono formiĝis de la glaciflua movado en la kvaternara periodo. La kanjono formiĝas per du fluoj da akvofaloj kruciĝaj kvazaŭ tranĉiloj. Ambaŭflanke de la kanjono, vidalvide pintas krutaj klifoj. Tipaj U-valetoj ĉene de la granda sam-forma valo estas zigzagaj kaj intersaltaj kun centoj da akvofaloj sinsekve torentantaj, senĉesaj. Formiĝas la plej granda akvofalaro de Lushan-monto.

En somera sezono, turistoj povas ĝui la plezuron de flosado. Tio estas unu el la turismaj programoj kadre de la ekspluata ekzercado. La trikilometra flosa itinero ampleksas la jam konigitajn vidaĵojn kulturajn kaj naturajn. Tamen, mi dubas, en ekscita flosado, ĉu spertantoj portas ankoraŭ animstaton por ĝui la vidaĵojn? Do mi proponas, ke turistoj ne preterlasu la korpercepton de antikvaĵoj antaŭ ol ekzercadi sin en flosado, aŭ inverse.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto