Vizitu Forumon

Ĉina registaro alprenis rimedojn por bremsi domprezon

(GMT+08:00) 2011-03-23 18:22:12

Komence de marto, ĉina aŭtoritata organo pri dombiena industrio, ĉina instituto de indicoj, publikigis raporton dirante, ke en februaro la meznombra prezo de loĝdomoj en 100 ĉinaj urboj estas 8 686 juanoj por kvadrata metro, pli multe je 0,48% ol tiu en la lasta monato. La pliiĝanta domprezo estas ege atentata de ĉinoj.

Sinjorino Zhang Xin ĵus aĉetis apartamenton areantan je 220 kvadrataj metroj kaj la prezo po kvadrata metro estas 31 mil juanoj. Ŝi diris:

"Mi volas aĉeti apartamenton areantan je pli ol cent kvadrataj metroj, sed tiaj apartamentoj estas tute elvenditaj, tial mi aĉetis ĉi tian kaj ĝi kostis pli ol 6,6 milionojn da juanoj."

Zhang Xin laboras pri valorpapera industrio, pro tio ŝi konas la dombienan industrion kaj opiniis, ke la domprezo en Pekino ne malpliiĝos, tial ŝi senhezite faris aĉeton. Ŝia apartamento estas fora de la urba centro, najbare troviĝas arbaro kaj golfa kampo, ankaŭ kompletigaj instalaĵoj estas plenaj. La jarsalajro de Zhang Xin estas 600 mil juanoj, estas relative alta en Pekino, sed ŝi ankoraŭ ne kapablas tuj pagi pli ol 6 milionojn da juanoj. Ŝi unue pagis pli ol 3 milionojn da juanoj, sian tutan ŝparmonon, kaj pagis la restan monon per banka kredito. Ŝi devas redoni al banko pli ol 20 mil juanojn ĉiumonate, tio alportis grandan premon al Zhang Xin.

Sed en Ĉinio malmultaj homoj, kiel Zhang Xin, posedas tiel altan salajron. Plejparto de devas labori dekojn da jaroj por aĉeti propran apartamenton. Wang Zhengjun laboras 3 jarojn kaj preparas geedziĝon. Li volas aĉeti apartamenton, sed lia monata salajro nur estas pli ol 4 mil juanoj kaj li ne kapablas elteni la altan domprezon. Li diris:

"Nia salajro povas nek pagi la domkoston, nek pagi la unuan pagon. Se la prezo ĉiam leviĝos, ni nur povos atendi."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto