Vizitu Forumon

Ĉina registaro alprenis rimedojn por bremsi domprezon

(GMT+08:00) 2011-03-23 18:22:12

Cetere, urboj, kies domprezoj trorapide pliiĝas, estas postulitaj rigore ellabori kaj plenumi rimedojn por limigi dom-aĉeton. Nun, pli ol 30 ĉinaj urboj sinsekve publikigis politikojn por limigi dom-aĉeton. Pri tio, ĉina ekonomikisto Li Yining opiniis, ke la rolo de la aĉeta limigo estas malpli granda ol la rolo de venda limigo. Li diris:

"Laŭ mi, aĉeta limigo estas portema, mi ne aprobas longtempe alpreni la rimedon. La rolo de la aĉeta limigo estas malpli granda ol la rolo de venda limigo. Oni devas limigi la spekulan aĉeton, vi povas fari aĉeton, sed ne fari vendon. Se vi vendos domon en unu jaro post aĉeto, vi devos pagi grandsuman imposton, kaj la imposto malpliiĝos laŭjare."

Nun malmultaj lokoj provas plenumon de dombiena imposto, sed Zhao Xijun, vicestro de financa instituto sub Ĉina Popola Universitato, opiniis, ke rekvizicio de dombiena imposto utilas al sana disvolviĝo de ĉina dombiena merkato. Li diris:

"En evoluintaj landoj dombiena imposto estas grava enspeza fonto kaj liveras enspezon al la registaro, samtempe stabiligas la dombienan merkaton. Nun en Ĉinio iuj urboj faras provon, mi sentas, ke la provo celas la menciitajn flankojn."

Laŭ plej freŝaj donitaĵoj, en iuj lokoj, malpliiĝas domprezo, eble en estontece pli da ĉinoj realigos la sonĝon pri propra apartamento.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto