Vizitu Forumon

Ĉina registaro alprenis rimedojn por bremsi domprezon

(GMT+08:00) 2011-03-23 18:22:12

En la memoro de ĉinoj la domprezo rapide pliiĝas en la lastaj dekkelkaj jaroj. En 1998 Ĉinio komencis reformadon de loĝsistemo kaj dom-aĉeto per kredito fariĝis normala afero. Sed en la komencaj kelkaj jaroj la kresko de domprezo estis malgranda. Laŭ donitaĵoj, de 1998 ĝis 2003 la domprezo pliiĝis je nur 343 juanoj laŭ kvadrata metro. Sed en 2003, la situacio ĝisfunde ŝanĝiĝis, la domprezo ekflugis, eĉ pliiĝis je pli ol mil juanoj nur en unu monato. Nun en pekina urba centro oni malfacile trovi la domon, kies prezo estas mapli ol 30 mil juanoj laŭ kvadrata metro.

Por bremsi la trorapidan kreskon de domprezo, la ĉina registaro sinsekve ellaboris multajn rimedojn, sed efiko ne estas evidenta. En aprilo de la lasta jaro, la ĉina registaro ellaboris la reguligan politikon, kiu estis titolita "historie plej severa" politiko, kaj fortigis reguligon en sankcio de teruzo, banka kredito kaj aliaj flankoj. En septembro de la lasta jaro, la ĉinaj ministerio pri teritorio, financo kaj aliaj kune faris duaraŭndan reguligon al la dombiena industrio. La kresko de ĉina domprezo malpliiĝis, kaj la oficiala flanko opiniis, ke aperis unuapaŝa efiko.

Multaj popolanoj kun mezgrandaj kaj malgrandaj enspezoj esperas, ke la domprezo frue malleviĝos, sed laŭ komercistoj, la ebleco de malleviĝo de la domprezo estas malgranda. Laboranto de iu grandskala dombiena entrepreno Qiu sciigis al raportisto, ke almenaŭ domprezo en Pekino ne malpliiĝos. Li diris:

"En 2010 la domprezo estis baze bridata kaj ne freneze pliiĝis, sed ĝi ne malpliiĝis, ankaŭ ne ekzistas ĉi tia ebleco. La prezo ankoraŭ pliiĝos, la ŝtataj politikoj celas bremsi la malracian kreskon de domprezo, sed realigi stabilan kreskon."

Antaŭ pli ol unu monato, la ĉina registaro ellaboris aliajn reguligajn politikojn. Sekve Ŝanhajo kaj Chongqing la unuaj ekrekviziciis dombienan imposton, la ĉina centra banko repliigis interezon, ankaŭ aĉeto de domoj pere de kreditoj ne estas tiel facila kiel antaŭe, kaj komercistoj sentas malfacilecon de kredito el bankoj. Yuan Gangming, esploristo de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, diris:

"Laŭ mi, ĉifoja reguligo estas plej bona kompare kun la antaŭaj. Ĉar en la antaŭaj reguligoj ekzistas du mankoj, nome la interezo estis tro malalta kaj mankis dombiena imposto. En ĉifoja reguligo, la centra banko pliigis interezon, pro tio la kosto de kredito leviĝis, tial la kosto por spekulantoj pliiĝis. Cetere, dombiena imposto estis ekprovita, tio montras, ke estonte la dombiena imposto estos ĉiuflanke plenumata. Kaj la dombiena imposto estas la plej efika rimedo por bridi tiujn, kiuj havas multajn apartamentojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto