Vizitu Forumon

Scienc-tekniko ŝanĝis vivon de kamparanoj

(GMT+08:00) 2011-06-29 17:10:33

Antaŭ pli ol duona jarcento, Ĉinio travivis kelkjaran internan militon kaj Kontraŭjapanan Rezistmiliton. Dume, la lokoj, kie agadis la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia armeo, estas titolitaj kiel "revoluciaj bazlokoj". La revoluciaj bazlokoj faris grandan kontribuon al la ĉina revolucio. En la dekoj da jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la revoluciaj bazlokoj estis malriĉaj kaj postiĝintaj, kaj en la nova epoko de la reformado kaj malfermo, popolanoj en la revoluciaj bazlokoj ĝuas fruktojn de la ŝtata konstruado kaj disvolvo kaj posedas belan kaj novan vivon.

La gubernio Meitan en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou ĝuste estas tia revolucia bazloko. Antaŭ nelonge, raportistoj venis al Meitan kaj faris intervjuon. Hodiaŭ bonvole aŭskultu la raporton, subtitolo Scienc-tekniko ŝanĝis la vivon de kamparanoj.

Nun unu el la plej urĝe solvotaj aferoj de Zhang Chuanming kaj lia patrino, vilaĝanoj de la vilaĝo Longfeng sub la urbeto Hetaoba, estas aĉeto de kamparaj mekanikaĵoj kaj instalaĵoj. Vidinte, ke aliaj vilaĝanoj komencis uzadon de mekanikaĵoj kaj ege altiĝis la labora efiko, en la lastaj tagoj Zhang Chuanming ĉiam pensis pri urĝa aĉeto de maŝinoj.

"Iuj vilaĝanoj komencis mekanizon, sed ni ankoraŭ laboras pere de bovoj. Ni pagos du ĝis tri mil juanojn por unu mekanikaĵo."

La enspezo de la familio Zhang Chuanming estas bona, tial li povas porti la koston.

Sed iuj personoj ne kapablas pagi la koston de kamparaj maŝinoj, pri ĉi tiu stato la centra kaj lokaj registaroj ellaboris kompletajn politikojn kaj reduktis limigon al kamparanoj pri kredito por aĉeti kamparajn maŝinojn, kaj multe da vilaĝanoj profitis de la politikoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto