Vizitu Forumon

Scienc-tekniko ŝanĝis vivon de kamparanoj

(GMT+08:00) 2011-06-29 17:10:33

Yuan Xiaoqiang servas kiel vicestro de stacio de kampara servo de la urbeto Huangjiaba. Li konigis, ke en lia serva kampo multaj homoj aĉetis kamparajn maŝinojn per ŝtata subvencio. Li diris:

"Nun ni popularigas uzadon de mekanikaĵoj, multaj uzataj mekanikaĵoj estas aĉetitaj per ŝtata subvencio."

La registaro ankaŭ liveras subtenon kaj garantion de teknikoj, pliigas koncernajn establaĵojn kaj teknikistojn kaj faras trejnon pri uzado de mekanikaĵoj, tial kamparanoj rapide ellernis kaj komprenis la teknikojn pri uzado de mekanikaĵoj, la mekaniza nivelo de agrikulturo estas altigata, ankaŭ strukturo de laborfortoj en la kamparo estas plibonigata. Parolante pri tio, sekretario de la kompartia komitato de la Yuguan-vilaĝo Niu Desheng estas fiera. Li diris:

"Niaj metodoj estas multaj, ni liveras subvencion al kamparanoj por aĉeto de instalaĵoj, ankaŭ faras trejnon al ili."

La uzado de kamparaj mekanikaĵoj ŝanĝis la produktan manieron de kamparanoj, kaj la uzado de metano ŝanĝis la vivon.

En 2002 vilaĝano Chen Qiang de la vilaĝo Longfeng konstruis mingasan konservejon. Tio estas granda ŝanĝiĝo por liaj vivo kaj koncepto. Li diris:

"Komence, oni ne komprenis mian agon kaj sentis, ke foso de la knoservejo estas kaj peniga kaj senutila. Sed post kiam la konservejo estis finkonstruita, ni sciis la utilon de mingaso, ĝi ŝparigas elektron kaj estas oportuna."

Chen Qiang konigis, ke nun pli ol 90% de familioj en la vilaĝo uzas mingason.

Sinjoro Tan funkciigas restoracion, li profunde sentis la oportunecon el uzado de mingaso. Li diris:

"Uzado de mingaso ne estigas kulojn, evitas malpurecon. Kaj akvo en la konservejo estas bona sterko, ni ankaŭ ne bezonas plu insekticidon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto