Vizitu Forumon

Scienc-tekniko ŝanĝis vivon de kamparanoj

(GMT+08:00) 2011-06-29 17:10:33

Nun en multaj ĉinaj kamparaj lokoj, ekzistas reto. La reto ne nur alportas oportunon komunikan kaj interfluan, sed ankaŭ plilarĝigas vidkampon de kamparanoj kaj reduktias distancon kun la ekstera mondo.

Fraŭlino Hu aĝas 17 jarojn kaj loĝas en la vilaĝo Longfeng. Pro reto, ŝia vivo estas pli oportuna kaj pli enhavoriĉa. Ŝi diris:

"En la kuranta jaro mi aĉetis komputilon. Vespere aŭ semajnfine, mi ofte babilas kun amikoj, aŭ aŭskultas kantojn, aprecas filmojn sur retejo. Kaj miaj multaj parencoj laboras ekstere, per reto ni ofte kontaktiĝas. Cetere, mi povas trovi lernajn materialojn sur retejo."

La reto ankaŭ ŝanĝis la manierojn de produktado kaj entreprenado de kamparanoj. Nun en la kamparo de la ĉina provinco Guizhou, preskaŭ ĉiuj familioj posedas komputilojn, urbetoj instalis servajn staciojn kaj la registaro senpage instalis retoliniojn por kamparanoj. Ĉiumonate la vasta bendo kostas nur cent juanojn, kaj la registaro ankaŭ donas subvencion. Wu Yuanhua, sekretario de la kompartia komitato de la vilaĝo Longfeng, diris:

"La reto alportis multajn bonaĵojn, ni povas koni novaĵojn ĉinajn kaj fremdlandajn, kaj trovi ŝanĝiĝon de prezaro de diversaj materialoj sur retejo. Ekzemple, ni povas rekte kontakti komercistojn en Zhejiang, Ŝanhajo kaj Wenzhou, estas tre oportune. Cetere, niaj geknaboj povas trovi multajn materialojn kaj lerni sciojn."

Wu Yuanhua diris ankaŭ, ke por kamparanoj komputilo kaj reto ankoraŭ estas freŝaj, tial la vilaĝo okazigos treno-kursojn por kamparanoj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto