Vizitu Forumon

Wuyuan kun plej belaj vilaĝoj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-09-22 11:01:31

Printempe okulplaĉaj estas la florantaj kolzoj. Oni scias nur, ke marto kaj aprilo estas ora tempo por turismo en Wuyuan, sed ne scias, ke la klimato tie estas modera kaj humida kaj varias en la kvar sezonoj, kiuj distingas vidindaĵojn kun malsamaj turismaj plezuroj:

"En Wuyuan ni kontribuas riĉajn turismajn programojn en kvar sezonoj. En printempo oni povas ĝui la kampan belecon: orbrilaj kolzaj floroj, neĝblankaj pirfloroj, helruĝaj persikfloroj,ruĝaj azaleoj, verdaj riveroj, antikvaj vilaĝoj kun domoj de kalkaj muroj kaj nigraj tegoloj kaj freŝaj folioj de arboj, ili kune akcentas la printempajn pejzaĝojn."

La parolanto nomiĝas Ge Jian, estas indiĝeno. Li daŭris, ke somere, sidanta sur benko aŭ bambua seĝo en la vilaĝa korto, svigante ventumilon kaj nombrante la brilajn stelojn sur la ĉielo, kun la rankvakado ĉe la oreloj, oni sin banas en vilaĝa kvieto, kaj sentas frapantan kontraston kun la urba bruo.

Aŭtuno estas sezono de rikolto. Kamparanoj kutimas sunumi la rikoltaĵojn sur la domtegmento. La domo en Anhui-stilo havas en si korton, en kiu estas sub sunumado ankaŭ kaprikoj kroĉitaj al stangoj kaj milio en bambuaĵoj. La ruĝaj kaprikoj kaj ora milio fone de la nigraj tegoloj ŝajnas koloraj farboj elvolviĝantaj. En Wuyuan abundas la flaŭroj kun multspecaj arboj. Kiam blovas la aŭtuna vento, la arbfolioj aŭ flaviĝas aŭ ruĝiĝas aŭ restas verdaj, kvazaŭ akvarelo.

Vintre, je la vido de la antikvaj vilaĝoj oni probable ekimagas la historion, la mondan ŝanĝiĝon kaj la homan vivon. Tiam kamparanoj finis la tutjaran kultivadon, ekamuzis sin per aktorado kaj preparas bongustaĵojn por festi la Printempan Feston.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto