Vizitu Forumon

Wuyuan kun plej belaj vilaĝoj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-09-22 11:01:31

Je 20 kilometroj oriente de gubernia urbeto de Wuyuan estas vilaĝo Jiangwan --- antikva vilaĝo kun tipaj konstruaĵoj de Anhui-stilo. La arkitektura aranĝo de la vilaĝo estas karakterizita per la strato kun ses vojetoj orde interkruciĝantaj, la strato etendiĝas mil jarojn sed restas ne detruita. Ĉiu vojeto havas sian trajton. La malnova strato konservas ankoraŭ la aspekton de Qing-dinastio: ĉe mallarĝaj vojetoj staras malnovaj butikoj kun tabuloj kunmetitaj kiel la pordoj. En la butik-halo sidas ankoraŭ multjaraj vendejoj kaj ŝrankoj. La ekstera fasado restas kiel muro brulimuna. Promenante sur la vojetoj, oni kvazaŭ trairus la tempan tunelon, perceptas ian etoson komercan postlasitan de antikva Jiangwan. Troviĝas ankoraŭ iuj antikvaj konstruaĵoj bone konservitaj, kaj putoj, pavilonoj, pontoj de la antikveco, ĉie regas la spirito de antikva Anhui-kulturo. Loka ĉiĉerono gvidis nin al domo nomata Sanxingtang.

"En Jiangwan estas plej malnova strato Beimen (norda pordo) , kie ariĝas iuj malnovaj domoj. Jen ni vidas kelkajn domojn delikate faritajn. Jen tiu Sanxingtang konstruita meze de Qing-dinastio (1644--1911), estas patrdomo de edukisto kaj budhologo Jiang Qian kaj aĝas pli ol 200 jarojn. En la domo ni povas rekoni la karakteron de la Anhui-konstruaĵo, ke ĝi ne havas fenestron kaj la muro fronta al la pordo laŭdire aŭgureblas. Nun ankoraŭ loĝas homoj en la domo kvankam ĝi jam havas pli ol 200 jarojn."

Jiangwan-anoj fieras pri la monto Houlong (drako). Ili ŝuldas al la monto la florantajn familianojn kaj prosperajn elstarulojn. Kvankam la diraĵo estas nekredebla, tamen sub tia ideo, Jiangwan-anoj kreis modelon pri kultivado de arboj kaj protektado de ekologio. Se vi iras sur monto Houlong, vi povas percepti primitivan arbaron. La antikvaj arboj kovrantaj la monton animigas la mont-vilaĝon Jiangwan.

En Wuyuan oni devas viziti Likeng. "Keng" laŭ loka dialekto signifas rivereton. La vilaĝo ja troviĝas ĉe rivereto kaj plejparto da vilaĝanoj portas la familian nomon Li. La vilaĝo estas je 12 kilometroj distance for de la gubernia urbo. Ĝiaj konstruaĵoj meritas esti famaj de Anhui-stilo, kun la etoso kvieta, paca kaj akorda. Piedeirante sur la ŝtonplata vojo, ni kvazaŭ irus en bela bildo kun ponto, lirlo kaj dometoj.

"Tie ĉi estus arkadio tute sen batalo kontraŭ alies povo. La primitiveco donas bonan senton. Oni priskribas nian lokon per ponto, lirlo kaj loĝdometoj. Ni loĝas ambaŭborde de la lirlo, la ponto estas grava vojo."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto