Vizitu Forumon

Rakonto pri Ke Jun, kunqu-opera aktoro

(GMT+08:00) 2012-06-21 16:54:45


(Ke Jun)

Ke Jun naskiĝis en la jaro 1965 en la ĉina urbo Kunshan, la hejmloko de Kunqu-Opero. Li lertas en portretado de herooj, li ankaŭ gajnis la plej altan premion pri ĉina tradicia opero. Nun li servas kiel estro de kunqu-opera teatro de la ĉina orienta provinco Jiangsu. Antaŭ nelonge, mi faris intervjuon al Ke Jun.

Pro prokrasto de aviadilo de Pekino al Nanjing, jam pasis duona horo de la tempo de intervjuo kiam mi atingis la kunqu-operan teatron. Malferminte la pordon, mi vidis neatendatan vidaĵon: sur tero, seĝo, tablo kaj en sofo estas ŝjŭan-paperoj, la ĉinaj antikvaj paperoj por kaligrafio, sur la paperoj la inko ankoraŭ ne sekiĝis, la ĉambro plenas de inka odoro, ankaŭ sonas melodia muziko el bombua fluto. Ĉe fenestro iu mezaĝulo absorbiĝas en skribado, jen, li ĝuste estas Ke Jun. Ankaŭ la intervjuo komenciĝis de kaligrafio. Ke Jun diris:

"Kunqu-Opero fontas en la ĉina orienta urbeto Kunshan, la ĉina antikva akva urbeto, kaj kiel akvo ĝia melodio estas milda delikata. Kaj kaligrafio kaj Kunqu-Opero same estas pacaj. Kunqu-Opero havas ne grandiozan koloron, sed malfortan odoron, kiel la luno, ĝi havas kvieton."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto