Vizitu Forumon

Rakonto pri Ke Jun, kunqu-opera aktoro

(GMT+08:00) 2012-06-21 16:54:45


(Prezentado de aktoroj de kunqu-opera teatro de Jiangsu)

Tial, kiam Ke Jun ekservis kiel estro de kunqu-opera teatro de la ĉina orienta provinco Jiangsu, li komencis reformadon. Li elmetis la postulon, ke ĉiujare spinoj de la teatro okazigu almenaǔ 2 siajn individuajn prezentadojn kaj junaj aktoroj okazigu 1 individuan prezentadon, ĉiu prezentado inkludu 3 tradiciajn ekstraktojn kaj en la sinsekvaj 5 jaroj la ekstraktoj estu ne samaj. Pri tio, Ke Jun diris:

"Mi estas aktoro, tial mi komprenas tion, kion aktoroj bezonas. Ili bezonas scenejon, sur la scenejo ili faras praktikon kaj deziras konfirmon de instruistoj kaj spektantoj. Estas tre grave, ke ili konfirmas sin mem."

Laǔ dokumentoj, historie vivis pli ol 3 mil ĉi tiaj ekstraktoj, komence de la lasta jarcento, la nombro de ekstraktoj estis pli ol 600, sed nun ekzistas nur pli ol 300, plejpartaj estas tenitaj de maljunaj aktoroj, kiuj nun aĝas pli ol 70 jarojn. Tial por prezenti malsamajn ekstraktojn en sinsekvaj 5 jaroj, aktoroj devas lerni multajn ekstraktojn, eĉ klopode sur la scenejo reprezenti la ekstraktojn, kiuj jam estas perditaj longtempe. Pro tio, multaj aktoroj komencis retiriĝon antaǔ la malfacilo. Fronte al la stato, Ke Jun kaj liveris monon al aktoroj por ilia lernado kaj permesis prokraston de ilia prezentado.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto