Vizitu Forumon

Rakonto pri Ke Jun, kunqu-opera aktoro

(GMT+08:00) 2012-06-21 16:54:45


(Aktoroj estas pretaj)

Mi unuafoje aŭdis ĉi tian parolon pri Kunqu-Opero, belege! En miloj da jaroj nombro da ĉinaj kleruloj pensis kaj dialogis kun si mem en la lunlumo nokte. Ili kreis la arton, Kunqu-Operon, ĝi estas esprimo de la interno de kleruloj kaj intime rilatas al la spirito de la homaro.

En la jaro 2001, Kunqu-Opero estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo difinita de UNESKO, poste la heredado kaj evoluado de la arto estas atendata. En la lastaj jaroj oni faris multajn provojn. Pri tio, Ke Jun diris:

"Laŭ mi, Kunqu-Opero fariĝis la nemateria kultura heredaĵo kaj estas fama ĉefe pro siaj teksto, prezento kaj muziko. Ni devas heredi ĉi tiujn faktorojn de tradiciaj ekstraktoj, sed ne ŝanĝi ilin. Samtempe Kunqu-Opero estas arto, ĝi bezonas senĉesan kreadon kaj evoluadon, ni devas kuraĝe fari provon. Mi opinias, ke ni devas protekti kaj heredi la tradiciajn kunqu-operajn ekstraktojn, kiuj estas kreitaj de niaj antaǔuloj, kaj kreas novajn dramojn taǔgajn al la nuna epoko."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto