Vizitu Forumon

La vilaĝo konstruita el lafoj

(GMT+08:00) 2012-07-10 16:48:58

Per duonhora veturado sudokcidenten de la urbo Haikou ni troviĝas en la vilaĝo Rongtang, kiu de mil jaroj ligiĝas kun vulkano. Ni suspiras je la vido sur la antikveca vilaĝo: la enirejo, la bariloj, la domoj kaj la vojoj estas faritaj tute el ŝtonoj, ni kvazaŭ venus al ŝtona mondo. En la vilaĝo ĉie estas nigrgrizaj lafrokoj kun poroj, kiuj kvazaŭ rakontus siatempan pompecon de vulkana erupcio kaj la historietojn kun la monda disvolviĝo.

Ĉe la vilaĝa enirejo, kelkaj maljunuloj babilas kaj ĝuas lokan operon el radio. 91-jara maljunulo Zhong Chaoyuan diris, ke iam estis pli ol 60 familioj en la vilaĝo Rongtang. Tamen antaŭ 20 jaroj sinsekve eliris eksteren vilaĝanoj,ili faris domojn ĉe la ŝoseo ne malprokisme de la vilaĝo. Nun en la vilaĝo loĝas nur maljunloj de 5-6 familioj. Ili ne volis forlasi la patrodomon, kaj gardas la antikvecan vilaĝon. Ili kunsidas ĉiutage ĉe la vilaĝa enirejo dronante en rememorado.

Vizitantoj al la antikva vilaĝo tamen pretas je 2-3 juanoj por danki maljunulojn, kiuj volontas esti ĉiĉeronoj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto