Vizitu Forumon

La vilaĝo konstruita el lafoj

(GMT+08:00) 2012-07-10 16:48:58

Ne nur la ŝtonmuro respegulas la historieton de la domposedanto, sed ankaŭ la akvovazegoj en la korto estas rakontendaj. 87-jara maljunilino Chen Huaner estas unu el la restaj maljunuloj de la vilaĝo. En ŝia korto viciĝas dekkelkaj vazegoj en linio. Ŝi diris:

"Antaŭe mankis akvo al nia loko. Oni devis preni akvon malproksime je kelkaj kilometroj de loĝloko. Estis diraĵo: Guto da akvo valoras kiel oleo, akvovazego mezuras la riĉaĵon. Antaŭ ol edzinigi filinon, oni devas kalkuli la akvovazegojn en la korto de la fianĉo. Ju pli multaj vazegoj estas en la korto, des pli riĉa estas la familio."

Tiam akvovazego estis ankaŭ nepra doto de fianĉino.

"Mi havas kvar befilinojn. Ili ĉiuj kunportis du akvovazegojn al mi kiam ili edziniĝis al miaj filoj."

Nun en la vilaĝo oni jam delonge uzas la pertuban akvon. Tamen la akvovazegoj ankoraŭ sidas en la korto, kvazaŭ montrus epizodon de nebula pasinteco.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto