Vizitu Forumon

La vilaĝo konstruita el lafoj

(GMT+08:00) 2012-07-10 16:48:58

Tra la ŝtona portalo ni eniris laŭ la zigzaga vojo la vilaĝon, subpiede estas ebena vojo pavimita el ŝtonoj estinte porecaj tamen nun frotite briletaj pro tretado dum centoj da jaroj. Ambaŭflanke de la vojo estas domkortoj kun la muroj de vulkanaj lafoj, primitivaj kaj distingaj. Rigardate de ekstere, la murfronto estas ebena kun diversformaj ŝtonoj kunmetitaj sen ia ajn kunteniĝaĵoj; kaj dorse estas konkave-konvekse malebena, lumradioj penetriĝas tra interŝtonaj fendoj kaj la muro aspektas kvazaŭ granda reto. Ni eltrovis, ke inter la ŝtonaj domoj, iuj estis faritaj per grandaj ŝtonoj regule lateraj, ŝajnas tre delikataj, kaj aliaj, en krudaj ŝtonoj forme variaj. Vilaĝano Wang Baogui diris:

 "La domoj de ordinaraj homoj estis masonitaj je krudaj vulkanaj lafoj, relative primitivaj kaj simplaj. Riĉuloj faris sian domon per grandaj ŝtonoj poluritaj. Tial la muroj aspektas regulaj."

Antaŭ iu aĝanta domo loĝata jam de neniu, tra la larĝa korto apenaŭ videblas gravuritaj dezajnoj sur la dompordaj kolonoj. Ne malfacile konkludi, ke siatempa mastro de la domo estis riĉa. Sub la tegmentrando de la korta pordo, sidas ambaŭflanke po ŝtona benko polure prilaborita. Vilaĝanoj diris al ni, ke la domo estis loĝata de influhava familio. Kiam mankis mastroj en la domo, venintaj gastoj eble sidis sur la benkoj antaŭ la korto por atendi la mastrojn. Dum la novalado, najbaroj aŭ reciprokadis la vizitojn aŭ sidis sur la benkoj por ĝui babiladon sub la arbombro.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto