|
|
||
"Hongkongo estas la centro de internacia financo kaj komerco. Se ĉi tie entrepreni financon, oni eblas akiri pli multe da spertoj. Pro tio mi tie serĉis postenon inter bankoj, kaj fine la banko HSBC donis al mi ŝancon."
Same kiel Qin Yan, multaj studentoj elektas financon kiel sian profesion, ĉar Hongkongo estas la centro de internacia financo. Menciante la financon de Hongkongo, Chen Jiaqiang, la direktoro de la honkonga Administracio pri Financaj kaj Fiskaj Aferoj, fiere diris,
"La financo de Hongkongo disvolviĝis rapide kaj stabile en la pasintaj 15 jaroj, kio dependas de tio, ke la patrujo donas grandan subtenon al Hongkongo. Nun la internacia socio komune konfirmas, ke la financa pozicio de Hongkongo sin lokas apud tiu de Nov-Jorko, Usono, kaj Londono, Britio."
La 1a de julio 1997 Hongkongo revenis en la sinon de la patrujo. De la 15 jaroj la centra registaro firme praktikas la politikon de "unu lando en du sistemoj" kaj la bazan leĝon kaj subtenas laŭleĝan regadon de la honkonga registaro. De tio Hongkongo konservas la kapitalisman sistemon kaj vivmanieron. Samokaze la centra registaro alprenis serion da rimedoj por disvolvi Hongkongon. Administra ĉefo de Hongkongo diris: "apoge de la patrolando kaj fronte al la mondo, Hongkongo stabile disvolviĝas."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |