Vizitu Forumon

Evoluo de Hongkongo en 15 jaroj

(GMT+08:00) 2012-07-06 12:24:55

En la pasintaj 15 jaroj Hongkongo pliformigis sian pozicion kiel la internacia centro de financo, komerco kaj martransporto. Marte de la lasta jaro Hongkongo ekhavis sian ĉapitron en la 12a Kvinjara Ŝtata Plano, kaj tio rekonis ĝian strategian pozicion en la nacia evoluigo. La 12a Kvinjara Ŝtata Plano tekstis, ke oni firmigu kaj promociu la pozicion de Hongkongo kiel internacia centro de financo, komerco kaj martransporto. Leung Chun-ying, nova ĉefo de Hongkonga Speciala Administracia Regiono, atendas pluan disvolviĝon de Hongkongo kiel internacia martransporta centro. 

"Hongkongo estas internacia martransporta centro, tamen nia centro, kiu liveras nur kajajn servojn, estas diferenca de tiu de Londono. La lasta ne havas sian havenon, kaj kiel internacia martransporta centro ĝi liveras servojn de vendado kaj luado de ŝipoj, financado, ŝipregistro, asekuro kaj ŝipadministro kaj eĉ ĉiujn necesajn jurajn servojn. Teknike kaj ekonomie ĝiaj servoj estas pli valoraj. Ankaŭ Hongkongo havas avantaĝojn esti simila centro inter multaj ĉinaj urboj same kiel Londono."

Ĝuste pro la avantaĝoj "apoge de la patrolando kaj fronte al la mondo" Hongkongo atingis grandan progreson en sia ekonomia konstruado en la pasintaj 15 jaroj. Leung Chun-ying esperas, ke la hongkonga ekonomio pli bone kunfandiĝos kun la landinterna.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto