Vizitu Forumon

Evoluo de Hongkongo en 15 jaroj

(GMT+08:00) 2012-07-06 12:24:55

He Guangbei, ĝenerala direktoro kaj direkcia vicprezidanto de Holdinga Limigit-Kompanio de Ĉina Banko en Hongkongo, analizis la avangardon de Hongkongo frontanta al la mondo:

"Hongkongo estas malfermita ekonomio, leĝsisteme tre proksima al la eŭropa, precipe al la brita, pro sia integreco kun la internacia merkato, tial ĝi posedas grandan nombron da profesiuloj kompetentaj al la internacia merkato. Ĝuste pro tiuj kondiĉoj ĝi estas la internacia financa centro kaj havas grandan avantaĝon kompare kun la ĉina landinterna merkato."

Ĝuste pro sia avantaĝo Hongkongo estas pli vundebla okeze de financa krizo. En la jaro 1997 Hongkongo komencis severigi la superrigardon, kaj pro tio ĝi evitis fortan baton de la tutmonda financa krizo en la jaro 2008. He Guangbei diris: 

"En la jaro 1997 same kiel aliaj ekonomiaj sektoroj la financa sistemo kaj dombienaĵa merkato de Hongkongo estis serioze trafitaj de la azia financa krizo. Post tiu financa krizo pliboniĝis la financa superrigardo kaj altiĝis la bankisma konscio pri krizo, tial en la jaro 2008 la monda financa krizo preskaŭ ne povis forte bati la hongkongan financon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto