Vizitu Forumon

Hongbalun, infana popularscienca retejo

(GMT+08:00) 2012-07-20 09:40:00

Januare, 2012, pli ol mil junuloj el Azio kaj diversaj landoj en la mondo kolektiĝis en Hongkongo, por partopreni en la 2-a MaD Noviga Kunveno. Komence de 2010, en ĉiujara januaro en Hongkongo okazis la Kunveno de du kaj duona tagoj. En la du jaroj pli ol 400 landinternaj junuloj partoprenis en la kunveno.

Kio estas MaD? Ada Wong, ĝenerala inspektoro de Nuntempa Kultura Instituto de Hongkongo kaj kunvokanto de MaD, diris,

"MaD signifas noviĝon. Nia slogano estas 'Ŝanĝiĝo komenciĝas de vi'. Ni estas kovilo de ŝanĝiĝo kaj ni igas junulojn realigi la ŝanĝiĝon en 4 flankoj: unue, ni donas al ili socian atenton kaj liveras ŝancon de interkonatiĝo en la kunveno por tiuj junuloj, kiuj nutras la samajn idealojn kaj sekvas la saman vojon; due, ni liveras sciojn kaj helpojn de interŝanĝoj; trie, ni donas al ili direktadon per kursaj trejnoj; kvare, ni instigas ilin fari aferon, kiu povas porti bonan ŝanĝon al socio."

MaD kredas la forton de ŝanĝo, kaj kredas ankaŭ, ke junuloj povus impulsi ŝanĝon.

MaD liveras platformon al 16-jaraj ĝis 35-jaraj junuloj kun malsamaj scifonoj, por ke ili konu novajn amikojn kaj dividĝuu spertojn kaj fortojn unu kun alia. MaD atentas bezonojn de socio kaj medio, inkuzive de fortigo de socia koheremo, prevento de malsano ktp.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto