Vizitu Forumon

Hongbalun, infana popularscienca retejo

(GMT+08:00) 2012-07-20 09:40:00

Por ke la infanoj, kiuj havas vidajn perturbojn, ankaŭ povas uzi la retejon, Hongbalun fondis simplan foliopaĝaron. Yao Yongjia diris,

"Oni transformiĝis la vortojn en sonon. La esplorado montris, ke infanoj pli multe lernas sciojn kiam ili aŭdas vortojn, kompare kun vido de vortoj. Sonlibro faras bonon al la infanoj, kiuj havas vidajn perturbojn. Ni registris la sonlibrojn en MP3 kolektitaj el retamikoj kaj donis ilin al tiuj infanoj."

Nun la retejo Hongbalun ankaŭ organizas eksterretajn aktivadojn. Ĉiumonate ili okazigas senpagan Sciencan Klasĉambron por infanoj, en kiu la membroj instruas infanojn boligi akvon per papertaso, rafini stangobombonon el akvo ktp.

Por la kunvokanto de MaD Ada Wong, aparte grandvaloras la provo de junuloj kun sonĝoj. Ŝi diris,

"Ni konvinkiĝas, ke se la nova generacio havas simpatian intencon, kuraĝas kaj atentas la socion, kaj kvankam post pli longa tempo ni vidas la efikon de la nova ideo, kaj ili devas venki multajn malfacilaĵojn en la procezo de la sonĝa realiĝo, ili volonte faras aferojn, kiuj bonigas la socion. Kiam pli kaj pli multaj homoj volonte faras bonajn aferojn, la mondo fariĝas pli bona."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto