Vizitu Forumon

Hongbalun, infana popularscienca retejo

(GMT+08:00) 2012-07-20 09:40:00

Yao Yongjia, ĉefmembro de infana popularscienca retejo Hongbalun, konatiĝis kun siaj novaj gruppartneroj en la kunveno. Li diris,

"La procezo estas tre interesa, ke vi kaj aliaj homoj havantaj saman ideon kiel vi kune realigus la sonĝon. En la jaro 2007 en landinterno ankoraŭ ne ekzistis tre bona retejo de popularscienco. Tiam mi havis sonĝon, ke mi fondos bonan popularsciencan retejon. En la jaro 2010 en la kunveno en Hongkongo, mi amikiĝis kun grava homo."

Yao Yongjia laboras por iu retejo pri tekniko kaj scienco en Pekino kaj ankaŭ estas ĉefrespondeculo de la retejo Hongbalun, kiu estas popularscienca retejo havanta orginalajn enhavojn kaj liveranta sonlibrojn speciale al infanoj.

En 2012 MaD monhelpis Yao Yongjia kaj aliajn pli ol 10 membrojn veni Hongkongon por ricevi premion. Tamen antaŭ tio, ili neniam renkontiĝis. En la scenejo de MaD, Yao Yongjia diris,

"Mi havas sonĝon, ke ĉiuj infanoj povos aŭdi sciencon."

La retejo Hongbalun fondiĝis en 2009 kaj ĉiutagaj klakoj de sonlibroj superas 7 000 fojojn.

Yao Yongjia diris, ke ĉiuj infanoj ŝatas aŭdi rakonton. Tial ili kreis heroon kaj verkis rakonton per la vidpunkto de la heroo. Li diris,

"Nia retejo kreis la heroon Hongbalun, kiu estas aerostato. Ĝi volas koni homaron, tamen ne povas. Ekzemple ĝi volas koni la gustumadon de homo, tamen kiel la maŝino, ĝi ne povas rekte koni. Kiel ĝi faras? Ĝi studis langan papilon, kiel proteino sentas la guston. Per nervoj, la cerebro povas senti la guston."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto