Vizitu Forumon

Kostumoj de diverslandaj olimpikaj delegacioj

(GMT+08:00) 2012-08-02 16:09:06
Francaj sportistoj ankoraŭ elektis la tri kolorojn ruĝan, blankan kaj bluan, reprezentantajn Francion, kiel kolorojn de kostumoj. En la jaro 1976, la kompanio Adidas fariĝis la oficiala kunlabora marko de kostumoj de franca olimpika teamo, kaj en la Londonaj Olimpikoj en 2012, la kompanio refoje alportis tutnovan desegnon.

La kostumo por la inaŭguro estas profund-blua surtuto kaj blankaj pantalonoj. Por viroj ledaj ŝuoj estas pur-blankaj, samtempe virinoj vestos sin per ruĝaj kojnaj ledaj ŝuoj. Tial la kostumoj ĝenerale estas brilaj. La inaŭguro daŭros pli ol 3 horojn, pro tio la kompanio Adidas esperas, ke la kostumoj kaj montras graciecon de francaj sportistoj kaj komfortigos ilin.

La kostumoj por konkurso estas divers-karakteraj, sed la baza koloro estas blanka, samtempe estas harmonie kunmetitaj bluaj ŝortoj aŭ ornamitaj bendoj ruĝaj, blankaj kaj bluaj. La kostumoj estas kaj franc-stilaj kaj malvarmetaj.

Cetere, la kostumoj por ricevi premion ĉefe estas blankaj, sur kiuj estas desegnitaj bendoj ruĝaj, blankaj kaj bluaj. Tio konformas al kutimo de la franca teamo.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto