Vizitu Forumon

Kostumoj de diverslandaj olimpikaj delegacioj

(GMT+08:00) 2012-08-02 16:09:06

Sporto, gracieco kaj moderno estas enkorpigataj en la kostumo de germana teamo.

La plena kompleto de ekipaĵoj enhavas 65 pecojn, inkludas konstumojn por la inaŭguro, konkurso, ripozo, ŝuojn, zonojn, ankaŭ elektrajn dentobrosojn kaj porteblajn duŝ-instalaĵojn. Oni sufiĉe konsideris la londonan klimaton en koloro, teksaranĝo kaj tajlo.

En la inaŭguro kaj la fermo de la Londonaj Olimpikoj, germanaj sportistoj portos brilan hel-bluan jakon, kaj sportistinoj sin vestos per belaj rozkoloraj jakoj. Estas aparte, ke la kontraŭa flanko de la jako estas profund-blua surtuto kaj taŭga al vespera aktivado kaj akcepto. Ĉiuj teamanoj posedas ŝuojn kun laĉoj taŭĝaj al kaj sporto kaj ripozo. Laŭ desegnisto, la ŝuoj estas konformaj al la inaŭguro kaj la fermo.

Respondeculo de la germana olimpika teamo esprimis, ke Ĉiuj Olimpikoj estas grandskalaj ekspozicioj de laŭmodaj vestoj. La kostumoj de la germana olimpika teamo certe estos atentataj. Prezidanto de la germana olimpika komitato esprimis, ke la kostumoj estas kaj modernaj kaj praktikaj. Per la kostumoj germanaj sportistoj certe estos komfortaj kaj sufiĉe montros la figuron de Germanio.

Laŭ statistiko, la kosto de la germana teamo por kostumoj, aviadilo kaj aliaj uzoj atingos 6 milionojn da eŭroj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto