Vizitu Forumon

Kostumoj de diverslandaj olimpikaj delegacioj

(GMT+08:00) 2012-08-02 16:09:06

Fine de la lasta junio, la serba olimpika komitato okazigis malgrandan gazetaran konferencon por eksponi la kostumojn por la Olimpikoj. La kostumoj estas simplaj, modernaj kaj graciaj. Por la inaŭguro de la Londonaj Olimpikoj, sportistinoj portos blankajn eŭropajn kostumojn, interne estos ĉemizo kun ruĝaj kaj nigraj strioj, ankaŭ sin vestos per eŭropaj pantalonoj. La kostumoj por sportistoj estas pli simplaj, blanka ĉemizo kaj eŭropaj pantalonoj, kies koloro estas sama kun la koloro de pantalonoj de sportistinoj, tio enkorpigas ĝentilhoman manieron.

Ankaŭ la kostumoj por konkurso estas simplaj. La koloroj ankoraŭ estas la tradiciaj naciflagaj koloroj, ruĝa, blanka kaj blua, la plej elstara marko estas la literoj "Serbio" en la serba lingvo. La kuranta jaro estas la centa datreveno de la serbia partopreno en Olimpikoj, en la lastaj olimpikoj la teamo gajnis sume 98 medalojn. La literoj certe stimulos al sportistoj gajni du medalojn por realigi la sonĝon de 100 olimpikaj medaloj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto