Vizitu Forumon

Lu Ying: ankaŭ la arĝentmedalo brilegas

(GMT+08:00) 2012-08-13 17:47:17

La 29-an de julio, malgraŭ ke en la naĝ-stadiono "la Ondo" ne resonis la nacia himno de Ĉinio, la prezentado de ĉinaj sportistoj ankoraŭ sur ĉiuj faris profundan impreson. En la finalo de la virina 100-metra papilinaĝo, Lu Ying, kiu unuafoje partoprenas la olimpikludojn, kvankam eniris en la finalon per nur la 6-a loko, tamen finfine akiris arĝentmedalon per sia plej bona rezulto. Pro tio, fremdlandaj raportistoj konvinkiĝas, ke ĉinaj naĝistoj en la naĝejo komplete reviviĝis. Tamen Lu Ying diris, ke ĉiuj triumfos, se la vera sportisteco prezentiĝos. Tio montras, ke evidente ŝanĝiĝas la "ormedala strategio", kiu obsedas Ĉinion multajn jarojn.

Venkite de usona fama naĝistino Dana Vollmer per la nova mondrekordo, la 23-jara Lu Ying konvinkite akceptis la rezulton. Malsame al la sportistoj, kiuj prenas ormedalon kiel la tutan mondon, post la konkurso Lu Ying, kun la ĉiama rideto pendanta ĉe la anguloj de la buŝo, trankvilanime kaj aplombe elverŝis sian senton al la mediatoj anstataŭ ilin eviti.

( Papiliiĝis Lu Ying en la finalo de 100-metra papilinaĝo )

"Fakte mi neniam fokusas pri rezultoj de la konkursoj, ĉar la rezultoj povas iam ĵeti min en konfuzon. Ĉiufoje mi defias min mem, kaj en olimpikludoj mi povas konkuri kun fortaj rivaloj, ankaŭ tio estas interesa. Krome, mi senĉese konatiĝas kun aliaj, kultivas nian amikecon, kaj en la naĝejo montras mian spiriton, laŭ mi tio ja eligas la sportistecon. Oni venkas ne pro tio, ke li okupas la unuajn tri lokojn en la matĉo, ĉar ĉiuj povos venki pro tio, ke la vera sportisteco populariĝos."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto